Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun forigu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun aldonu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Lorelej

 

Heinrich Heine,
[Ne scias mi, kio okazis]

 

Heinrich Heine,
Lorelej'

 
tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof   tradukita de Paul Gottfried Christaller   tradukita de Leopold Elb
 
    El la "Libro de la kantoj", parto "La
Reveno".
  Tiu traduko estas poste iom modifita de
aliuloj, ne estas la origina traduk-versio
de Leopold Elb.
 
Ne scias mi, kial subita   Ne scias mi, kio okazis   Ne scias mi, kial mi estas
malgaj' en la koro naskiĝis;   al mia tristema kor':   Malgaja en la kor’.
el tempo jam enterigita   Antikva legendo min kaptis,   Antikva fabelo restas
legendo al mi reviviĝis.   ne cedas el mia memor'.   Por ĉiam en mia memor’.
 
Jam malvarmetiĝas l' aero,   La Rejno fluadas trankvile   Vespero jam ekmalheliĝas,
la Rejno mallaŭte babilas,   murmuras kiel mister',   Fluadas la Rejn’ en trankvil’,
per oro de l'sun' en vespero   la supron ŝtonegan orumas   La supro de l’ monto lumiĝas
la supro de l' monto rebrilas.   sunbriloj de la vesper'.   En vespersuna bril’.
 
Plej belan knabinon mi vidas:   Plej bela virgino jen sidas   Belega knabino jen tronas
en ora ornamo brilante,   mirinda sur la montet'   Kun ora juvelar’,
sur supro de l' monto ŝi sidas,   kaj ŝia oraĵo radias, 1)   La belan vizaĝon kronas
la harojn mistere kombante.   ŝi logas kiel magnet'.   Mirinde la ora harar’.
 
La oran kombilon ŝi movas   Ŝi kombas la oran hararon   Ŝi uzas kombilon el oro
kaj kantas tra l' pura aero,   abundan per ora kombil',   Kaj dume kantas ŝi.
kaj forto mirinda sin trovas   kantante misteran lidon, 2)   Mirige tuŝas al koro
en tiu ĉi kant' de l'vespero.   ravantan kiel sunbril'.   Sorĉiga la melodi’.
 
Ŝipet' iras sur la rivero,   Ŝipisto en sia ŝipeto   Kaj sopiregon eksentas
ŝipisto ektremis de l' kanto,   kaptiĝas per stranga dolor',   Ŝipisto dum sia vetur’;
kaj blinda por ĉiu danĝero   la rifon li tute ignoras.   Rifaron li ne priatentas,
rigardas li al la kantanto.   atentas nur ŝin kun fervor'.   Al monto rigardas li nur.
 
Ha, baldaŭ ŝipisto la bela   Mi kredas: la ondoj englutas 3)   Mi kredas, ke dronos finfine
perdiĝis sub l' akvoturnado;   ŝipiston, ŝipeton je l' fin',   Ŝipisto kun sia boat’,
ĝin Lorelej' faris kruela,   kaj kulpa pri tio nur estas   Kaj tion kaŭzis feine
per sia mirinda kantado.   kantado de la virin'.   La Loreleja kantad’.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Ludwig
Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo,
*1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiun ĉi tradukversion mi prenis el retejo
http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Lorelej.html.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Paul
Gottfried Christaller (*1860-08-21 -
†1950-12-31).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine
siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die
Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto
Paul Christaller troviĝas en la vikipedia
retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller,
kun foto de li.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Leopold Elb (†1912-08.04).

La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la
lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm
kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel
en Nurembergo (Nürnberg), Germanio.
 
    1) En la sube menciita kajero, el kiu mi,
Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia
oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'.
Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ
gramatika eraro de la tradukinto.
   
    2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la
vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro
aŭ neologismo inventita de la tradukinto
Paul Christaller.
   
    3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan
punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas
en la origina traduko de Paul Christaller.