Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
N. N. 01 Lurleia Latin Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred only this add
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred only this remove
Mark Twain The Lorelei English Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr only this add
L. W. Garnham The Lorelei English Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr only this add
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr only this remove
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred only this add
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred only this add
Heinrich Heine * Die Lorelei German 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred only this add
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred only this add

Heinrich Heine,
Lorelej

 

Heinrich Heine,
[Ne scias mi, kio okazis]

 
translated by Ludwig Lazarus Zamenhof   translated by Paul Gottfried Christaller
 
    El la "Libro de la kantoj", parto "La
Reveno".
 
Ne scias mi, kial subita   Ne scias mi, kio okazis
malgaj' en la koro naskiĝis;   al mia tristema kor':
el tempo jam enterigita   Antikva legendo min kaptis,
legendo al mi reviviĝis.   ne cedas el mia memor'.
 
Jam malvarmetiĝas l' aero,   La Rejno fluadas trankvile
la Rejno mallaŭte babilas,   murmuras kiel mister',
per oro de l'sun' en vespero   la supron ŝtonegan orumas
la supro de l' monto rebrilas.   sunbriloj de la vesper'.
 
Plej belan knabinon mi vidas:   Plej bela virgino jen sidas
en ora ornamo brilante,   mirinda sur la montet'
sur supro de l' monto ŝi sidas,   kaj ŝia oraĵo radias, 1)
la harojn mistere kombante.   ŝi logas kiel magnet'.
 
La oran kombilon ŝi movas   Ŝi kombas la oran hararon
kaj kantas tra l' pura aero,   abundan per ora kombil',
kaj forto mirinda sin trovas   kantante misteran lidon, 2)
en tiu ĉi kant' de l'vespero.   ravantan kiel sunbril'.
 
Ŝipet' iras sur la rivero,   Ŝipisto en sia ŝipeto
ŝipisto ektremis de l' kanto,   kaptiĝas per stranga dolor',
kaj blinda por ĉiu danĝero   la rifon li tute ignoras.
rigardas li al la kantanto.   atentas nur ŝin kun fervor'.
 
Ha, baldaŭ ŝipisto la bela   Mi kredas: la ondoj englutas 3)
perdiĝis sub l' akvoturnado;   ŝipiston, ŝipeton je l' fin',
ĝin Lorelej' faris kruela,   kaj kulpa pri tio nur estas
per sia mirinda kantado.   kantado de la virin'.
 
Translation of the German poem "Die Lorelei"
by Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) into Esperanto by
Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro
Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiun ĉi tradukversion mi prenis el retejo
http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Lorelej.html.
  Translation of the German poem "Die Lorelei"
by Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) into Esperanto by Paul
Gottfried Christaller (*1860-08-21 -
†1950-12-31).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine
siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die
Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto
Paul Christaller troviĝas en la vikipedia
retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller,
kun foto de li.
 
    1) En la sube menciita kajero, el kiu mi,
Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia
oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'.
Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ
gramatika eraro de la tradukinto.
    2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la
vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro
aŭ neologismo inventita de la tradukinto
Paul Christaller.
    3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan
punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas
en la origina traduko de Paul Christaller.