Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun forigu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun forigu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun aldonu
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Lorelej

 

Heinrich Heine,
Lorelejo

 
tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof   tradukita de Joachim Gießner
 
Ne scias mi, kial subita   Malgajon mi sentas en koro,
malgaj' en la koro naskiĝis;   sed kial tia tim'?
el tempo jam enterigita   Legendo el pratempa foro
legendo al mi reviviĝis.   Vagadas tra mia anim'.
 
Jam malvarmetiĝas l' aero,   Jam fluas la Rejn' en malhelo,
la Rejno mallaŭte babilas,   kaj malvarmetas l' aer'.
per oro de l'sun' en vespero   Sed brilas la mont' en orbelo
la supro de l' monto rebrilas.   pro suna lum' de l' vesper'.
 
Plej belan knabinon mi vidas:   Jen supre kabino provokas
en ora ornamo brilante,   per ora juvelar',
sur supro de l' monto ŝi sidas,   kaj ŝia beleco allogas
la harojn mistere kombante.   kaj ŝia ora harar'.
 
La oran kombilon ŝi movas   Ŝi kombas ĝin, kantas sorĉige,
kaj kantas tra l' pura aero,   sirene kantas ŝi
kaj forto mirinda sin trovas   per neimagebla, mirige
en tiu ĉi kant' de l'vespero.   potenca melodi'.
 
Ŝipet' iras sur la rivero,   Ŝipiston en eta boato
ŝipisto ektremis de l' kanto,   Turmentas koremoci'.
kaj blinda por ĉiu danĝero   Ne ĝenas lin rifo-kaskado,
rigardas li al la kantanto.   rigardas nur supren al ŝi!
 
Ha, baldaŭ ŝipisto la bela   Ĝis tiras kun si al Rejn-fundo
perdiĝis sub l' akvoturnado;   la ondoj lin kun boat'.
ĝin Lorelej' faris kruela,   Nun kuŝas li en la profundo
per sia mirinda kantado.   pro Loreleja kantad'.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Ludwig
Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo,
*1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiun ĉi tradukversion mi prenis el retejo
http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Lorelej.html.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko aperis en la kant-kolekto
"Mia kantaro I", eldonita de Josef Schiffer
(Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio, tel. 0049(0)7721-58991; faks.
0049(0)7721-508891, ret-adreso:
Josef.Schiffer@t-online.de ), n-ro
30. Krome ĝi aperis en la informilo
"Fervoja Esperantisto" de Germana Ferjojista
Esperanto-Asocio, n-ro 3/2010, sur paĝo3.