Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun forigu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun forigu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun forigu
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Lorelay

 

Heinrich Heine,
Lorelej

 

Heinrich Heine,
[Ne scias mi, kio okazis]

 

Heinrich Heine,
Lorelejo

 
tradukita de Hans-Georg Kaiser   tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof   tradukita de Paul Gottfried Christaller   tradukita de Joachim Gießner
 
        El la "Libro de la kantoj", parto "La
Reveno".
   
 
Min kaptas malgaj' en la koro,   Ne scias mi, kial subita   Ne scias mi, kio okazis   Malgajon mi sentas en koro,
pro kio tia trist'?   malgaj' en la koro naskiĝis;   al mia tristema kor':   sed kial tia tim'?
Fabel' el antikva foro   el tempo jam enterigita   Antikva legendo min kaptis,   Legendo el pratempa foro
ne lasas de mi kun persist'.   legendo al mi reviviĝis.   ne cedas el mia memor'.   Vagadas tra mia anim'.
 
Aere fridetas, trankvilas,   Jam malvarmetiĝas l' aero,   La Rejno fluadas trankvile   Jam fluas la Rejn' en malhelo,
malhelas jam la Rejn'.   la Rejno mallaŭte babilas,   murmuras kiel mister',   kaj malvarmetas l' aer'.
La monto surpinte brilas   per oro de l'sun' en vespero   la supron ŝtonegan orumas   Sed brilas la mont' en orbelo
vespere en rava scen'.   la supro de l' monto rebrilas.   sunbriloj de la vesper'.   pro suna lum' de l' vesper'.
 
Tre ĉarma feino sidas,   Plej belan knabinon mi vidas:   Plej bela virgino jen sidas   Jen supre kabino provokas
jen supre por ador';   en ora ornamo brilante,   mirinda sur la montet'   per ora juvelar',
la ora ornamo ridas;   sur supro de l' monto ŝi sidas,   kaj ŝia oraĵo radias, 1)   kaj ŝia beleco allogas
ŝi kombas harojn el or'.   la harojn mistere kombante.   ŝi logas kiel magnet'.   kaj ŝia ora harar'.
 
Ŝi kombas per ora kombilo   La oran kombilon ŝi movas   Ŝi kombas la oran hararon   Ŝi kombas ĝin, kantas sorĉige,
kaj kantas kun pasi';   kaj kantas tra l' pura aero,   abundan per ora kombil',   sirene kantas ŝi
mirigas min la elbrilo   kaj forto mirinda sin trovas   kantante misteran lidon, 2)   per neimagebla, mirige
kaj forto de l' melodi'.   en tiu ĉi kant' de l'vespero.   ravantan kiel sunbril'.   potenca melodi'.
 
Ŝipisto ŝipeton gvidas,   Ŝipet' iras sur la rivero,   Ŝipisto en sia ŝipeto   Ŝipiston en eta boato
lin kaptas ve' de ekzalt'.   ŝipisto ektremis de l' kanto,   kaptiĝas per stranga dolor',   Turmentas koremoci'.
Li ja la rifojn ne vidas',   kaj blinda por ĉiu danĝero   la rifon li tute ignoras.   Ne ĝenas lin rifo-kaskado,
li vidas nur supren sen halt'.   rigardas li al la kantanto.   atentas nur ŝin kun fervor'.   rigardas nur supren al ŝi!
 
Mi kredas, ke ondoj tiras   Ha, baldaŭ ŝipisto la bela   Mi kredas: la ondoj englutas 3)   Ĝis tiras kun si al Rejn-fundo
la ŝipon funden de l' Rejn';   perdiĝis sub l' akvoturnado;   ŝipiston, ŝipeton je l' fin',   la ondoj lin kun boat'.
kaj tio de l' kant' eliras   ĝin Lorelej' faris kruela,   kaj kulpa pri tio nur estas   Nun kuŝas li en la profundo
de Lorelaj-siren'.   per sia mirinda kantado.   kantado de la virin'.   pro Loreleja kantad'.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21).

 
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Ludwig
Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo,
*1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiun ĉi tradukversion mi prenis el retejo
http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Lorelej.html.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Paul
Gottfried Christaller (*1860-08-21 -
†1950-12-31).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine
siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die
Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto
Paul Christaller troviĝas en la vikipedia
retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller,
kun foto de li.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko aperis en la kant-kolekto
"Mia kantaro I", eldonita de Josef Schiffer
(Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio, tel. 0049(0)7721-58991; faks.
0049(0)7721-508891, ret-adreso:
Josef.Schiffer@t-online.de ), n-ro
30. Krome ĝi aperis en la informilo
"Fervoja Esperantisto" de Germana Ferjojista
Esperanto-Asocio, n-ro 3/2010, sur paĝo3.
 
        1) En la sube menciita kajero, el kiu mi,
Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia
oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'.
Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ
gramatika eraro de la tradukinto.
   
        2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la
vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro
aŭ neologismo inventita de la tradukinto
Paul Christaller.
   
        3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan
punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas
en la origina traduko de Paul Christaller.