Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun aldonu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun forigu
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Lorelay

 

Heinrich Heine,
[Ne scias mi, kio okazis]

 
tradukita de Hans-Georg Kaiser   tradukita de Paul Gottfried Christaller
 
    El la "Libro de la kantoj", parto "La
Reveno".
 
Min kaptas malgaj' en la koro,   Ne scias mi, kio okazis
pro kio tia trist'?   al mia tristema kor':
Fabel' el antikva foro   Antikva legendo min kaptis,
ne lasas de mi kun persist'.   ne cedas el mia memor'.
 
Aere fridetas, trankvilas,   La Rejno fluadas trankvile
malhelas jam la Rejn'.   murmuras kiel mister',
La monto surpinte brilas   la supron ŝtonegan orumas
vespere en rava scen'.   sunbriloj de la vesper'.
 
Tre ĉarma feino sidas,   Plej bela virgino jen sidas
jen supre por ador';   mirinda sur la montet'
la ora ornamo ridas;   kaj ŝia oraĵo radias, 1)
ŝi kombas harojn el or'.   ŝi logas kiel magnet'.
 
Ŝi kombas per ora kombilo   Ŝi kombas la oran hararon
kaj kantas kun pasi';   abundan per ora kombil',
mirigas min la elbrilo   kantante misteran lidon, 2)
kaj forto de l' melodi'.   ravantan kiel sunbril'.
 
Ŝipisto ŝipeton gvidas,   Ŝipisto en sia ŝipeto
lin kaptas ve' de ekzalt'.   kaptiĝas per stranga dolor',
Li ja la rifojn ne vidas',   la rifon li tute ignoras.
li vidas nur supren sen halt'.   atentas nur ŝin kun fervor'.
 
Mi kredas, ke ondoj tiras   Mi kredas: la ondoj englutas 3)
la ŝipon funden de l' Rejn';   ŝipiston, ŝipeton je l' fin',
kaj tio de l' kant' eliras   kaj kulpa pri tio nur estas
de Lorelaj-siren'.   kantado de la virin'.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21).

 
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Paul
Gottfried Christaller (*1860-08-21 -
†1950-12-31).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine
siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die
Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto
Paul Christaller troviĝas en la vikipedia
retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller,
kun foto de li.
 
    1) En la sube menciita kajero, el kiu mi,
Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia
oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'.
Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ
gramatika eraro de la tradukinto.
    2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la
vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro
aŭ neologismo inventita de la tradukinto
Paul Christaller.
    3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan
punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas
en la origina traduko de Paul Christaller.