Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun forigu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun forigu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun aldonu
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Die Lorelei

 

Heinrich Heine,
Lorelej

 

Heinrich Heine,
Lorelej'

 
    tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof   tradukita de Leopold Elb
 
        Tiu traduko estas poste iom modifita de
aliuloj, ne estas la origina traduk-versio
de Leopold Elb.
 
Ich weiß nicht, was soll es bedeuten,   Ne scias mi, kial subita   Ne scias mi, kial mi estas
daß ich so traurig bin;   malgaj' en la koro naskiĝis;   Malgaja en la kor’.
ein Märchen aus alten Zeiten,   el tempo jam enterigita   Antikva fabelo restas
das kommt mir nicht aus dem Sinn.   legendo al mi reviviĝis.   Por ĉiam en mia memor’.
 
Die Luft ist kühl und es dunkelt,   Jam malvarmetiĝas l' aero,   Vespero jam ekmalheliĝas,
und ruhig fließt der Rhein;   la Rejno mallaŭte babilas,   Fluadas la Rejn’ en trankvil’,
der Gipfel des Berges funkelt   per oro de l'sun' en vespero   La supro de l’ monto lumiĝas
im Abendsonnenschein.   la supro de l' monto rebrilas.   En vespersuna bril’.
 
Die schönste Jungfrau sitzet   Plej belan knabinon mi vidas:   Belega knabino jen tronas
dort oben wunderbar,   en ora ornamo brilante,   Kun ora juvelar’,
ihr goldnes Geschmeide blitzet,   sur supro de l' monto ŝi sidas,   La belan vizaĝon kronas
sie kämmt ihr goldenes Haar.   la harojn mistere kombante.   Mirinde la ora harar’.
 
Sie kämmt es mit goldenem Kamme,   La oran kombilon ŝi movas   Ŝi uzas kombilon el oro
und singt ein Lied dabei;   kaj kantas tra l' pura aero,   Kaj dume kantas ŝi.
das hat eine wundersame,   kaj forto mirinda sin trovas   Mirige tuŝas al koro
gewaltige Melodei.   en tiu ĉi kant' de l'vespero.   Sorĉiga la melodi’.
 
Den Schiffer im kleinen Schiffe   Ŝipet' iras sur la rivero,   Kaj sopiregon eksentas
ergreift es mit wildem Weh;   ŝipisto ektremis de l' kanto,   Ŝipisto dum sia vetur’;
er schaut nicht die Felsenriffe,   kaj blinda por ĉiu danĝero   Rifaron li ne priatentas,
er schaut nur hinauf in die Höh.   rigardas li al la kantanto.   Al monto rigardas li nur.
 
Ich glaube, die Wellen verschlingen   Ha, baldaŭ ŝipisto la bela   Mi kredas, ke dronos finfine
am Ende Schiffer und Kahn;   perdiĝis sub l' akvoturnado;   Ŝipisto kun sia boat’,
und das hat mit ihrem Singen   ĝin Lorelej' faris kruela,   Kaj tion kaŭzis feine
die Lorelei getan.   per sia mirinda kantado.   La Loreleja kantad’.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17),
publikigita 1823.

Aus dem Werk "Buch der Lieder", Kapitel
"Die Heimkehr", Abschnitt II.
Siehe auch ein http://gutenberg.spiegel.de
unter:
http://gutenberg.spiegel.de/?id=5&x
d=1131&kapitel=12&cHash=eb14eca2272#gb_found
.
Vidu ankaŭ: http://www.gedichte.vu/?die_lorelei.html.
La melodion verkis la komponisto Friedrich
Silcher. Vidu la retejon
http://www.lieder-archiv.de/die_lorelei-notenblatt_300493.html.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Ludwig
Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo,
*1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiun ĉi tradukversion mi prenis el retejo
http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Lorelej.html.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Leopold Elb (†1912-08.04).

La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la
lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm
kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel
en Nurembergo (Nürnberg), Germanio.