Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun forigu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun forigu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun forigu
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Die Lorelei

 

Heinrich Heine,
Lorelej

 

Heinrich Heine,
[Ne scias mi, kio okazis]

 
    tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof   tradukita de Paul Gottfried Christaller
 
        El la "Libro de la kantoj", parto "La
Reveno".
 
Ich weiß nicht, was soll es bedeuten,   Ne scias mi, kial subita   Ne scias mi, kio okazis
daß ich so traurig bin;   malgaj' en la koro naskiĝis;   al mia tristema kor':
ein Märchen aus alten Zeiten,   el tempo jam enterigita   Antikva legendo min kaptis,
das kommt mir nicht aus dem Sinn.   legendo al mi reviviĝis.   ne cedas el mia memor'.
 
Die Luft ist kühl und es dunkelt,   Jam malvarmetiĝas l' aero,   La Rejno fluadas trankvile
und ruhig fließt der Rhein;   la Rejno mallaŭte babilas,   murmuras kiel mister',
der Gipfel des Berges funkelt   per oro de l'sun' en vespero   la supron ŝtonegan orumas
im Abendsonnenschein.   la supro de l' monto rebrilas.   sunbriloj de la vesper'.
 
Die schönste Jungfrau sitzet   Plej belan knabinon mi vidas:   Plej bela virgino jen sidas
dort oben wunderbar,   en ora ornamo brilante,   mirinda sur la montet'
ihr goldnes Geschmeide blitzet,   sur supro de l' monto ŝi sidas,   kaj ŝia oraĵo radias, 1)
sie kämmt ihr goldenes Haar.   la harojn mistere kombante.   ŝi logas kiel magnet'.
 
Sie kämmt es mit goldenem Kamme,   La oran kombilon ŝi movas   Ŝi kombas la oran hararon
und singt ein Lied dabei;   kaj kantas tra l' pura aero,   abundan per ora kombil',
das hat eine wundersame,   kaj forto mirinda sin trovas   kantante misteran lidon, 2)
gewaltige Melodei.   en tiu ĉi kant' de l'vespero.   ravantan kiel sunbril'.
 
Den Schiffer im kleinen Schiffe   Ŝipet' iras sur la rivero,   Ŝipisto en sia ŝipeto
ergreift es mit wildem Weh;   ŝipisto ektremis de l' kanto,   kaptiĝas per stranga dolor',
er schaut nicht die Felsenriffe,   kaj blinda por ĉiu danĝero   la rifon li tute ignoras.
er schaut nur hinauf in die Höh.   rigardas li al la kantanto.   atentas nur ŝin kun fervor'.
 
Ich glaube, die Wellen verschlingen   Ha, baldaŭ ŝipisto la bela   Mi kredas: la ondoj englutas 3)
am Ende Schiffer und Kahn;   perdiĝis sub l' akvoturnado;   ŝipiston, ŝipeton je l' fin',
und das hat mit ihrem Singen   ĝin Lorelej' faris kruela,   kaj kulpa pri tio nur estas
die Lorelei getan.   per sia mirinda kantado.   kantado de la virin'.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17),
publikigita 1823.

Aus dem Werk "Buch der Lieder", Kapitel
"Die Heimkehr", Abschnitt II.
Siehe auch ein http://gutenberg.spiegel.de
unter:
http://gutenberg.spiegel.de/?id=5&x
d=1131&kapitel=12&cHash=eb14eca2272#gb_found
.
Vidu ankaŭ: http://www.gedichte.vu/?die_lorelei.html.
La melodion verkis la komponisto Friedrich
Silcher. Vidu la retejon
http://www.lieder-archiv.de/die_lorelei-notenblatt_300493.html.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Ludwig
Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo,
*1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiun ĉi tradukversion mi prenis el retejo
http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Lorelej.html.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Paul
Gottfried Christaller (*1860-08-21 -
†1950-12-31).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine
siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die
Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto
Paul Christaller troviĝas en la vikipedia
retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller,
kun foto de li.
 
        1) En la sube menciita kajero, el kiu mi,
Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia
oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'.
Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ
gramatika eraro de la tradukinto.
        2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la
vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro
aŭ neologismo inventita de la tradukinto
Paul Christaller.
        3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan
punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas
en la origina traduko de Paul Christaller.