Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun forigu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun forigu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun forigu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun aldonu
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Die Lorelei

 

Heinrich Heine,
Lorelej

 

Heinrich Heine,
Lorelejo

 

Heinrich Heine,
Lorelay

 
    tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof   tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Hans-Georg Kaiser
 
Ich weiß nicht, was soll es bedeuten,   Ne scias mi, kial subita   Malgajon mi sentas en koro,   Min kaptas malgaj' en la koro,
daß ich so traurig bin;   malgaj' en la koro naskiĝis;   sed kial tia tim'?   pro kio tia trist'?
ein Märchen aus alten Zeiten,   el tempo jam enterigita   Legendo el pratempa foro   Fabel' el antikva foro
das kommt mir nicht aus dem Sinn.   legendo al mi reviviĝis.   Vagadas tra mia anim'.   ne lasas de mi kun persist'.
 
Die Luft ist kühl und es dunkelt,   Jam malvarmetiĝas l' aero,   Jam fluas la Rejn' en malhelo,   Aere fridetas, trankvilas,
und ruhig fließt der Rhein;   la Rejno mallaŭte babilas,   kaj malvarmetas l' aer'.   malhelas jam la Rejn'.
der Gipfel des Berges funkelt   per oro de l'sun' en vespero   Sed brilas la mont' en orbelo   La monto surpinte brilas
im Abendsonnenschein.   la supro de l' monto rebrilas.   pro suna lum' de l' vesper'.   vespere en rava scen'.
 
Die schönste Jungfrau sitzet   Plej belan knabinon mi vidas:   Jen supre kabino provokas   Tre ĉarma feino sidas,
dort oben wunderbar,   en ora ornamo brilante,   per ora juvelar',   jen supre por ador';
ihr goldnes Geschmeide blitzet,   sur supro de l' monto ŝi sidas,   kaj ŝia beleco allogas   la ora ornamo ridas;
sie kämmt ihr goldenes Haar.   la harojn mistere kombante.   kaj ŝia ora harar'.   ŝi kombas harojn el or'.
 
Sie kämmt es mit goldenem Kamme,   La oran kombilon ŝi movas   Ŝi kombas ĝin, kantas sorĉige,   Ŝi kombas per ora kombilo
und singt ein Lied dabei;   kaj kantas tra l' pura aero,   sirene kantas ŝi   kaj kantas kun pasi';
das hat eine wundersame,   kaj forto mirinda sin trovas   per neimagebla, mirige   mirigas min la elbrilo
gewaltige Melodei.   en tiu ĉi kant' de l'vespero.   potenca melodi'.   kaj forto de l' melodi'.
 
Den Schiffer im kleinen Schiffe   Ŝipet' iras sur la rivero,   Ŝipiston en eta boato   Ŝipisto ŝipeton gvidas,
ergreift es mit wildem Weh;   ŝipisto ektremis de l' kanto,   Turmentas koremoci'.   lin kaptas ve' de ekzalt'.
er schaut nicht die Felsenriffe,   kaj blinda por ĉiu danĝero   Ne ĝenas lin rifo-kaskado,   Li ja la rifojn ne vidas',
er schaut nur hinauf in die Höh.   rigardas li al la kantanto.   rigardas nur supren al ŝi!   li vidas nur supren sen halt'.
 
Ich glaube, die Wellen verschlingen   Ha, baldaŭ ŝipisto la bela   Ĝis tiras kun si al Rejn-fundo   Mi kredas, ke ondoj tiras
am Ende Schiffer und Kahn;   perdiĝis sub l' akvoturnado;   la ondoj lin kun boat'.   la ŝipon funden de l' Rejn';
und das hat mit ihrem Singen   ĝin Lorelej' faris kruela,   Nun kuŝas li en la profundo   kaj tio de l' kant' eliras
die Lorelei getan.   per sia mirinda kantado.   pro Loreleja kantad'.   de Lorelaj-siren'.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17),
publikigita 1823.

Aus dem Werk "Buch der Lieder", Kapitel
"Die Heimkehr", Abschnitt II.
Siehe auch ein http://gutenberg.spiegel.de
unter:
http://gutenberg.spiegel.de/?id=5&x
d=1131&kapitel=12&cHash=eb14eca2272#gb_found
.
Vidu ankaŭ: http://www.gedichte.vu/?die_lorelei.html.
La melodion verkis la komponisto Friedrich
Silcher. Vidu la retejon
http://www.lieder-archiv.de/die_lorelei-notenblatt_300493.html.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Ludwig
Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo,
*1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiun ĉi tradukversion mi prenis el retejo
http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Lorelej.html.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko aperis en la kant-kolekto
"Mia kantaro I", eldonita de Josef Schiffer
(Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio, tel. 0049(0)7721-58991; faks.
0049(0)7721-508891, ret-adreso:
Josef.Schiffer@t-online.de ), n-ro
30. Krome ĝi aperis en la informilo
"Fervoja Esperantisto" de Germana Ferjojista
Esperanto-Asocio, n-ro 3/2010, sur paĝo3.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21).