Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru nur la normajn formatojn
 aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro]
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun forigu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun forigu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun forigu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun forigu
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Die Lorelei

 

Heinrich Heine,
Lorelej'

 

Heinrich Heine,
[Ne scias mi, kio okazis]

 

Heinrich Heine,
Lorelejo

 

Heinrich Heine,
Lorelay

 

Heinrich Heine,
Lorelej

 
    tradukita de Leopold Elb   tradukita de Paul Gottfried Christaller   tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Hans-Georg Kaiser   tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof
 
    Tiu traduko estas poste iom modifita de
aliuloj, ne estas la origina traduk-versio
de Leopold Elb.
  El la "Libro de la kantoj", parto "La
Reveno".
           
 
Ich weiß nicht, was soll es bedeuten,   Ne scias mi, kial mi estas   Ne scias mi, kio okazis   Malgajon mi sentas en koro,   Min kaptas malgaj' en la koro,   Ne scias mi, kial subita
daß ich so traurig bin;   Malgaja en la kor’.   al mia tristema kor':   sed kial tia tim'?   pro kio tia trist'?   malgaj' en la koro naskiĝis;
ein Märchen aus alten Zeiten,   Antikva fabelo restas   Antikva legendo min kaptis,   Legendo el pratempa foro   Fabel' el antikva foro   el tempo jam enterigita
das kommt mir nicht aus dem Sinn.   Por ĉiam en mia memor’.   ne cedas el mia memor'.   Vagadas tra mia anim'.   ne lasas de mi kun persist'.   legendo al mi reviviĝis.
 
Die Luft ist kühl und es dunkelt,   Vespero jam ekmalheliĝas,   La Rejno fluadas trankvile   Jam fluas la Rejn' en malhelo,   Aere fridetas, trankvilas,   Jam malvarmetiĝas l' aero,
und ruhig fließt der Rhein;   Fluadas la Rejn’ en trankvil’,   murmuras kiel mister',   kaj malvarmetas l' aer'.   malhelas jam la Rejn'.   la Rejno mallaŭte babilas,
der Gipfel des Berges funkelt   La supro de l’ monto lumiĝas   la supron ŝtonegan orumas   Sed brilas la mont' en orbelo   La monto surpinte brilas   per oro de l'sun' en vespero
im Abendsonnenschein.   En vespersuna bril’.   sunbriloj de la vesper'.   pro suna lum' de l' vesper'.   vespere en rava scen'.   la supro de l' monto rebrilas.
 
Die schönste Jungfrau sitzet   Belega knabino jen tronas   Plej bela virgino jen sidas   Jen supre kabino provokas   Tre ĉarma feino sidas,   Plej belan knabinon mi vidas:
dort oben wunderbar,   Kun ora juvelar’,   mirinda sur la montet'   per ora juvelar',   jen supre por ador';   en ora ornamo brilante,
ihr goldnes Geschmeide blitzet,   La belan vizaĝon kronas   kaj ŝia oraĵo radias, 1)   kaj ŝia beleco allogas   la ora ornamo ridas;   sur supro de l' monto ŝi sidas,
sie kämmt ihr goldenes Haar.   Mirinde la ora harar’.   ŝi logas kiel magnet'.   kaj ŝia ora harar'.   ŝi kombas harojn el or'.   la harojn mistere kombante.
 
Sie kämmt es mit goldenem Kamme,   Ŝi uzas kombilon el oro   Ŝi kombas la oran hararon   Ŝi kombas ĝin, kantas sorĉige,   Ŝi kombas per ora kombilo   La oran kombilon ŝi movas
und singt ein Lied dabei;   Kaj dume kantas ŝi.   abundan per ora kombil',   sirene kantas ŝi   kaj kantas kun pasi';   kaj kantas tra l' pura aero,
das hat eine wundersame,   Mirige tuŝas al koro   kantante misteran lidon, 2)   per neimagebla, mirige   mirigas min la elbrilo   kaj forto mirinda sin trovas
gewaltige Melodei.   Sorĉiga la melodi’.   ravantan kiel sunbril'.   potenca melodi'.   kaj forto de l' melodi'.   en tiu ĉi kant' de l'vespero.
 
Den Schiffer im kleinen Schiffe   Kaj sopiregon eksentas   Ŝipisto en sia ŝipeto   Ŝipiston en eta boato   Ŝipisto ŝipeton gvidas,   Ŝipet' iras sur la rivero,
ergreift es mit wildem Weh;   Ŝipisto dum sia vetur’;   kaptiĝas per stranga dolor',   Turmentas koremoci'.   lin kaptas ve' de ekzalt'.   ŝipisto ektremis de l' kanto,
er schaut nicht die Felsenriffe,   Rifaron li ne priatentas,   la rifon li tute ignoras.   Ne ĝenas lin rifo-kaskado,   Li ja la rifojn ne vidas',   kaj blinda por ĉiu danĝero
er schaut nur hinauf in die Höh.   Al monto rigardas li nur.   atentas nur ŝin kun fervor'.   rigardas nur supren al ŝi!   li vidas nur supren sen halt'.   rigardas li al la kantanto.
 
Ich glaube, die Wellen verschlingen   Mi kredas, ke dronos finfine   Mi kredas: la ondoj englutas 3)   Ĝis tiras kun si al Rejn-fundo   Mi kredas, ke ondoj tiras   Ha, baldaŭ ŝipisto la bela
am Ende Schiffer und Kahn;   Ŝipisto kun sia boat’,   ŝipiston, ŝipeton je l' fin',   la ondoj lin kun boat'.   la ŝipon funden de l' Rejn';   perdiĝis sub l' akvoturnado;
und das hat mit ihrem Singen   Kaj tion kaŭzis feine   kaj kulpa pri tio nur estas   Nun kuŝas li en la profundo   kaj tio de l' kant' eliras   ĝin Lorelej' faris kruela,
die Lorelei getan.   La Loreleja kantad’.   kantado de la virin'.   pro Loreleja kantad'.   de Lorelaj-siren'.   per sia mirinda kantado.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17),
publikigita 1823.

Aus dem Werk "Buch der Lieder", Kapitel
"Die Heimkehr", Abschnitt II.
Siehe auch ein http://gutenberg.spiegel.de
unter:
http://gutenberg.spiegel.de/?id=5&x
d=1131&kapitel=12&cHash=eb14eca2272#gb_found
.
Vidu ankaŭ: http://www.gedichte.vu/?die_lorelei.html.
La melodion verkis la komponisto Friedrich
Silcher. Vidu la retejon
http://www.lieder-archiv.de/die_lorelei-notenblatt_300493.html.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Leopold Elb (†1912-08.04).

La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la
lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm
kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel
en Nurembergo (Nürnberg), Germanio.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Paul
Gottfried Christaller (*1860-08-21 -
†1950-12-31).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine
siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die
Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto
Paul Christaller troviĝas en la vikipedia
retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller,
kun foto de li.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko aperis en la kant-kolekto
"Mia kantaro I", eldonita de Josef Schiffer
(Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio, tel. 0049(0)7721-58991; faks.
0049(0)7721-508891, ret-adreso:
Josef.Schiffer@t-online.de ), n-ro
30. Krome ĝi aperis en la informilo
"Fervoja Esperantisto" de Germana Ferjojista
Esperanto-Asocio, n-ro 3/2010, sur paĝo3.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21).

 
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Ludwig
Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo,
*1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiun ĉi tradukversion mi prenis el retejo
http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Lorelej.html.
 
        1) En la sube menciita kajero, el kiu mi,
Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia
oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'.
Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ
gramatika eraro de la tradukinto.
           
        2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la
vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro
aŭ neologismo inventita de la tradukinto
Paul Christaller.
           
        3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan
punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas
en la origina traduko de Paul Christaller.