Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun forigu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun forigu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun aldonu
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
[Ne scias mi, kio okazis]

 

Heinrich Heine,
Lorelej'

 

Heinrich Heine,
Lorelejo

 
tradukita de Paul Gottfried Christaller   tradukita de Leopold Elb   tradukita de Joachim Gießner
 
El la "Libro de la kantoj", parto "La
Reveno".
  Tiu traduko estas poste iom modifita de
aliuloj, ne estas la origina traduk-versio
de Leopold Elb.
   
 
Ne scias mi, kio okazis   Ne scias mi, kial mi estas   Malgajon mi sentas en koro,
al mia tristema kor':   Malgaja en la kor’.   sed kial tia tim'?
Antikva legendo min kaptis,   Antikva fabelo restas   Legendo el pratempa foro
ne cedas el mia memor'.   Por ĉiam en mia memor’.   Vagadas tra mia anim'.
 
La Rejno fluadas trankvile   Vespero jam ekmalheliĝas,   Jam fluas la Rejn' en malhelo,
murmuras kiel mister',   Fluadas la Rejn’ en trankvil’,   kaj malvarmetas l' aer'.
la supron ŝtonegan orumas   La supro de l’ monto lumiĝas   Sed brilas la mont' en orbelo
sunbriloj de la vesper'.   En vespersuna bril’.   pro suna lum' de l' vesper'.
 
Plej bela virgino jen sidas   Belega knabino jen tronas   Jen supre kabino provokas
mirinda sur la montet'   Kun ora juvelar’,   per ora juvelar',
kaj ŝia oraĵo radias, 1)   La belan vizaĝon kronas   kaj ŝia beleco allogas
ŝi logas kiel magnet'.   Mirinde la ora harar’.   kaj ŝia ora harar'.
 
Ŝi kombas la oran hararon   Ŝi uzas kombilon el oro   Ŝi kombas ĝin, kantas sorĉige,
abundan per ora kombil',   Kaj dume kantas ŝi.   sirene kantas ŝi
kantante misteran lidon, 2)   Mirige tuŝas al koro   per neimagebla, mirige
ravantan kiel sunbril'.   Sorĉiga la melodi’.   potenca melodi'.
 
Ŝipisto en sia ŝipeto   Kaj sopiregon eksentas   Ŝipiston en eta boato
kaptiĝas per stranga dolor',   Ŝipisto dum sia vetur’;   Turmentas koremoci'.
la rifon li tute ignoras.   Rifaron li ne priatentas,   Ne ĝenas lin rifo-kaskado,
atentas nur ŝin kun fervor'.   Al monto rigardas li nur.   rigardas nur supren al ŝi!
 
Mi kredas: la ondoj englutas 3)   Mi kredas, ke dronos finfine   Ĝis tiras kun si al Rejn-fundo
ŝipiston, ŝipeton je l' fin',   Ŝipisto kun sia boat’,   la ondoj lin kun boat'.
kaj kulpa pri tio nur estas   Kaj tion kaŭzis feine   Nun kuŝas li en la profundo
kantado de la virin'.   La Loreleja kantad’.   pro Loreleja kantad'.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Paul
Gottfried Christaller (*1860-08-21 -
†1950-12-31).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine
siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die
Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto
Paul Christaller troviĝas en la vikipedia
retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller,
kun foto de li.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Leopold Elb (†1912-08.04).

La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la
lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm
kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel
en Nurembergo (Nürnberg), Germanio.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko aperis en la kant-kolekto
"Mia kantaro I", eldonita de Josef Schiffer
(Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio, tel. 0049(0)7721-58991; faks.
0049(0)7721-508891, ret-adreso:
Josef.Schiffer@t-online.de ), n-ro
30. Krome ĝi aperis en la informilo
"Fervoja Esperantisto" de Germana Ferjojista
Esperanto-Asocio, n-ro 3/2010, sur paĝo3.
 
1) En la sube menciita kajero, el kiu mi,
Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia
oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'.
Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ
gramatika eraro de la tradukinto.
       
2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la
vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro
aŭ neologismo inventita de la tradukinto
Paul Christaller.
       
3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan
punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas
en la origina traduko de Paul Christaller.