Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun forigu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun aldonu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun forigu
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
[Ne scias mi, kio okazis]

 

Heinrich Heine,
Lorelay

 

Heinrich Heine,
Die Lorelei

 
tradukita de Paul Gottfried Christaller   tradukita de Hans-Georg Kaiser    
 
El la "Libro de la kantoj", parto "La
Reveno".
       
 
Ne scias mi, kio okazis   Min kaptas malgaj' en la koro,   Ich weiß nicht, was soll es bedeuten,
al mia tristema kor':   pro kio tia trist'?   daß ich so traurig bin;
Antikva legendo min kaptis,   Fabel' el antikva foro   ein Märchen aus alten Zeiten,
ne cedas el mia memor'.   ne lasas de mi kun persist'.   das kommt mir nicht aus dem Sinn.
 
La Rejno fluadas trankvile   Aere fridetas, trankvilas,   Die Luft ist kühl und es dunkelt,
murmuras kiel mister',   malhelas jam la Rejn'.   und ruhig fließt der Rhein;
la supron ŝtonegan orumas   La monto surpinte brilas   der Gipfel des Berges funkelt
sunbriloj de la vesper'.   vespere en rava scen'.   im Abendsonnenschein.
 
Plej bela virgino jen sidas   Tre ĉarma feino sidas,   Die schönste Jungfrau sitzet
mirinda sur la montet'   jen supre por ador';   dort oben wunderbar,
kaj ŝia oraĵo radias, 1)   la ora ornamo ridas;   ihr goldnes Geschmeide blitzet,
ŝi logas kiel magnet'.   ŝi kombas harojn el or'.   sie kämmt ihr goldenes Haar.
 
Ŝi kombas la oran hararon   Ŝi kombas per ora kombilo   Sie kämmt es mit goldenem Kamme,
abundan per ora kombil',   kaj kantas kun pasi';   und singt ein Lied dabei;
kantante misteran lidon, 2)   mirigas min la elbrilo   das hat eine wundersame,
ravantan kiel sunbril'.   kaj forto de l' melodi'.   gewaltige Melodei.
 
Ŝipisto en sia ŝipeto   Ŝipisto ŝipeton gvidas,   Den Schiffer im kleinen Schiffe
kaptiĝas per stranga dolor',   lin kaptas ve' de ekzalt'.   ergreift es mit wildem Weh;
la rifon li tute ignoras.   Li ja la rifojn ne vidas',   er schaut nicht die Felsenriffe,
atentas nur ŝin kun fervor'.   li vidas nur supren sen halt'.   er schaut nur hinauf in die Höh.
 
Mi kredas: la ondoj englutas 3)   Mi kredas, ke ondoj tiras   Ich glaube, die Wellen verschlingen
ŝipiston, ŝipeton je l' fin',   la ŝipon funden de l' Rejn';   am Ende Schiffer und Kahn;
kaj kulpa pri tio nur estas   kaj tio de l' kant' eliras   und das hat mit ihrem Singen
kantado de la virin'.   de Lorelaj-siren'.   die Lorelei getan.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Paul
Gottfried Christaller (*1860-08-21 -
†1950-12-31).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine
siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die
Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto
Paul Christaller troviĝas en la vikipedia
retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller,
kun foto de li.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21).

 
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17),
publikigita 1823.

Aus dem Werk "Buch der Lieder", Kapitel
"Die Heimkehr", Abschnitt II.
Siehe auch ein http://gutenberg.spiegel.de
unter:
http://gutenberg.spiegel.de/?id=5&x
d=1131&kapitel=12&cHash=eb14eca2272#gb_found
.
Vidu ankaŭ: http://www.gedichte.vu/?die_lorelei.html.
La melodion verkis la komponisto Friedrich
Silcher. Vidu la retejon
http://www.lieder-archiv.de/die_lorelei-notenblatt_300493.html.
 
1) En la sube menciita kajero, el kiu mi,
Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia
oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'.
Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ
gramatika eraro de la tradukinto.
       
2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la
vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro
aŭ neologismo inventita de la tradukinto
Paul Christaller.
       
3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan
punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas
en la origina traduko de Paul Christaller.