Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun aldonu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun forigu
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
[Ne scias mi, kio okazis]

 

Heinrich Heine,
Lorelay

 
tradukita de Paul Gottfried Christaller   tradukita de Hans-Georg Kaiser
 
El la "Libro de la kantoj", parto "La
Reveno".
   
 
Ne scias mi, kio okazis   Min kaptas malgaj' en la koro,
al mia tristema kor':   pro kio tia trist'?
Antikva legendo min kaptis,   Fabel' el antikva foro
ne cedas el mia memor'.   ne lasas de mi kun persist'.
 
La Rejno fluadas trankvile   Aere fridetas, trankvilas,
murmuras kiel mister',   malhelas jam la Rejn'.
la supron ŝtonegan orumas   La monto surpinte brilas
sunbriloj de la vesper'.   vespere en rava scen'.
 
Plej bela virgino jen sidas   Tre ĉarma feino sidas,
mirinda sur la montet'   jen supre por ador';
kaj ŝia oraĵo radias, 1)   la ora ornamo ridas;
ŝi logas kiel magnet'.   ŝi kombas harojn el or'.
 
Ŝi kombas la oran hararon   Ŝi kombas per ora kombilo
abundan per ora kombil',   kaj kantas kun pasi';
kantante misteran lidon, 2)   mirigas min la elbrilo
ravantan kiel sunbril'.   kaj forto de l' melodi'.
 
Ŝipisto en sia ŝipeto   Ŝipisto ŝipeton gvidas,
kaptiĝas per stranga dolor',   lin kaptas ve' de ekzalt'.
la rifon li tute ignoras.   Li ja la rifojn ne vidas',
atentas nur ŝin kun fervor'.   li vidas nur supren sen halt'.
 
Mi kredas: la ondoj englutas 3)   Mi kredas, ke ondoj tiras
ŝipiston, ŝipeton je l' fin',   la ŝipon funden de l' Rejn';
kaj kulpa pri tio nur estas   kaj tio de l' kant' eliras
kantado de la virin'.   de Lorelaj-siren'.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Paul
Gottfried Christaller (*1860-08-21 -
†1950-12-31).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine
siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die
Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto
Paul Christaller troviĝas en la vikipedia
retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller,
kun foto de li.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21).

 
 
1) En la sube menciita kajero, el kiu mi,
Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia
oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'.
Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ
gramatika eraro de la tradukinto.
   
2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la
vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro
aŭ neologismo inventita de la tradukinto
Paul Christaller.
   
3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan
punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas
en la origina traduko de Paul Christaller.