Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun forigu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun aldonu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun forigu
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
[Ne scias mi, kio okazis]

 

Heinrich Heine,
Die Lorelei

 
tradukita de Paul Gottfried Christaller    
 
El la "Libro de la kantoj", parto "La
Reveno".
   
 
Ne scias mi, kio okazis   Ich weiß nicht, was soll es bedeuten,
al mia tristema kor':   daß ich so traurig bin;
Antikva legendo min kaptis,   ein Märchen aus alten Zeiten,
ne cedas el mia memor'.   das kommt mir nicht aus dem Sinn.
 
La Rejno fluadas trankvile   Die Luft ist kühl und es dunkelt,
murmuras kiel mister',   und ruhig fließt der Rhein;
la supron ŝtonegan orumas   der Gipfel des Berges funkelt
sunbriloj de la vesper'.   im Abendsonnenschein.
 
Plej bela virgino jen sidas   Die schönste Jungfrau sitzet
mirinda sur la montet'   dort oben wunderbar,
kaj ŝia oraĵo radias, 1)   ihr goldnes Geschmeide blitzet,
ŝi logas kiel magnet'.   sie kämmt ihr goldenes Haar.
 
Ŝi kombas la oran hararon   Sie kämmt es mit goldenem Kamme,
abundan per ora kombil',   und singt ein Lied dabei;
kantante misteran lidon, 2)   das hat eine wundersame,
ravantan kiel sunbril'.   gewaltige Melodei.
 
Ŝipisto en sia ŝipeto   Den Schiffer im kleinen Schiffe
kaptiĝas per stranga dolor',   ergreift es mit wildem Weh;
la rifon li tute ignoras.   er schaut nicht die Felsenriffe,
atentas nur ŝin kun fervor'.   er schaut nur hinauf in die Höh.
 
Mi kredas: la ondoj englutas 3)   Ich glaube, die Wellen verschlingen
ŝipiston, ŝipeton je l' fin',   am Ende Schiffer und Kahn;
kaj kulpa pri tio nur estas   und das hat mit ihrem Singen
kantado de la virin'.   die Lorelei getan.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Paul
Gottfried Christaller (*1860-08-21 -
†1950-12-31).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine
siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die
Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto
Paul Christaller troviĝas en la vikipedia
retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller,
kun foto de li.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17),
publikigita 1823.

Aus dem Werk "Buch der Lieder", Kapitel
"Die Heimkehr", Abschnitt II.
Siehe auch ein http://gutenberg.spiegel.de
unter:
http://gutenberg.spiegel.de/?id=5&x
d=1131&kapitel=12&cHash=eb14eca2272#gb_found
.
Vidu ankaŭ: http://www.gedichte.vu/?die_lorelei.html.
La melodion verkis la komponisto Friedrich
Silcher. Vidu la retejon
http://www.lieder-archiv.de/die_lorelei-notenblatt_300493.html.
 
1) En la sube menciita kajero, el kiu mi,
Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia
oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'.
Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ
gramatika eraro de la tradukinto.
   
2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la
vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro
aŭ neologismo inventita de la tradukinto
Paul Christaller.
   
3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan
punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas
en la origina traduko de Paul Christaller.