Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun forigu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun forigu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun forigu
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
[Ne scias mi, kio okazis]

 

Heinrich Heine,
Lorelejo

 

Heinrich Heine,
Lorelej'

 

Heinrich Heine,
Lorelej

 
tradukita de Paul Gottfried Christaller   tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Leopold Elb   tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof
 
El la "Libro de la kantoj", parto "La
Reveno".
      Tiu traduko estas poste iom modifita de
aliuloj, ne estas la origina traduk-versio
de Leopold Elb.
   
 
Ne scias mi, kio okazis   Malgajon mi sentas en koro,   Ne scias mi, kial mi estas   Ne scias mi, kial subita
al mia tristema kor':   sed kial tia tim'?   Malgaja en la kor’.   malgaj' en la koro naskiĝis;
Antikva legendo min kaptis,   Legendo el pratempa foro   Antikva fabelo restas   el tempo jam enterigita
ne cedas el mia memor'.   Vagadas tra mia anim'.   Por ĉiam en mia memor’.   legendo al mi reviviĝis.
 
La Rejno fluadas trankvile   Jam fluas la Rejn' en malhelo,   Vespero jam ekmalheliĝas,   Jam malvarmetiĝas l' aero,
murmuras kiel mister',   kaj malvarmetas l' aer'.   Fluadas la Rejn’ en trankvil’,   la Rejno mallaŭte babilas,
la supron ŝtonegan orumas   Sed brilas la mont' en orbelo   La supro de l’ monto lumiĝas   per oro de l'sun' en vespero
sunbriloj de la vesper'.   pro suna lum' de l' vesper'.   En vespersuna bril’.   la supro de l' monto rebrilas.
 
Plej bela virgino jen sidas   Jen supre kabino provokas   Belega knabino jen tronas   Plej belan knabinon mi vidas:
mirinda sur la montet'   per ora juvelar',   Kun ora juvelar’,   en ora ornamo brilante,
kaj ŝia oraĵo radias, 1)   kaj ŝia beleco allogas   La belan vizaĝon kronas   sur supro de l' monto ŝi sidas,
ŝi logas kiel magnet'.   kaj ŝia ora harar'.   Mirinde la ora harar’.   la harojn mistere kombante.
 
Ŝi kombas la oran hararon   Ŝi kombas ĝin, kantas sorĉige,   Ŝi uzas kombilon el oro   La oran kombilon ŝi movas
abundan per ora kombil',   sirene kantas ŝi   Kaj dume kantas ŝi.   kaj kantas tra l' pura aero,
kantante misteran lidon, 2)   per neimagebla, mirige   Mirige tuŝas al koro   kaj forto mirinda sin trovas
ravantan kiel sunbril'.   potenca melodi'.   Sorĉiga la melodi’.   en tiu ĉi kant' de l'vespero.
 
Ŝipisto en sia ŝipeto   Ŝipiston en eta boato   Kaj sopiregon eksentas   Ŝipet' iras sur la rivero,
kaptiĝas per stranga dolor',   Turmentas koremoci'.   Ŝipisto dum sia vetur’;   ŝipisto ektremis de l' kanto,
la rifon li tute ignoras.   Ne ĝenas lin rifo-kaskado,   Rifaron li ne priatentas,   kaj blinda por ĉiu danĝero
atentas nur ŝin kun fervor'.   rigardas nur supren al ŝi!   Al monto rigardas li nur.   rigardas li al la kantanto.
 
Mi kredas: la ondoj englutas 3)   Ĝis tiras kun si al Rejn-fundo   Mi kredas, ke dronos finfine   Ha, baldaŭ ŝipisto la bela
ŝipiston, ŝipeton je l' fin',   la ondoj lin kun boat'.   Ŝipisto kun sia boat’,   perdiĝis sub l' akvoturnado;
kaj kulpa pri tio nur estas   Nun kuŝas li en la profundo   Kaj tion kaŭzis feine   ĝin Lorelej' faris kruela,
kantado de la virin'.   pro Loreleja kantad'.   La Loreleja kantad’.   per sia mirinda kantado.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Paul
Gottfried Christaller (*1860-08-21 -
†1950-12-31).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine
siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die
Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto
Paul Christaller troviĝas en la vikipedia
retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller,
kun foto de li.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko aperis en la kant-kolekto
"Mia kantaro I", eldonita de Josef Schiffer
(Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio, tel. 0049(0)7721-58991; faks.
0049(0)7721-508891, ret-adreso:
Josef.Schiffer@t-online.de ), n-ro
30. Krome ĝi aperis en la informilo
"Fervoja Esperantisto" de Germana Ferjojista
Esperanto-Asocio, n-ro 3/2010, sur paĝo3.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Leopold Elb (†1912-08.04).

La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la
lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm
kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel
en Nurembergo (Nürnberg), Germanio.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Ludwig
Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo,
*1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiun ĉi tradukversion mi prenis el retejo
http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Lorelej.html.
 
1) En la sube menciita kajero, el kiu mi,
Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia
oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'.
Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ
gramatika eraro de la tradukinto.
           
2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la
vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro
aŭ neologismo inventita de la tradukinto
Paul Christaller.
           
3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan
punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas
en la origina traduko de Paul Christaller.