Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Christaller, Paul Gottfried [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun aldonu
Elb, Leopold Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun forigu
Garnham, L. W. The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu
Gießner, Joachim Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun forigu
Heine, Heinrich * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun aldonu
Kaiser, Hans-Georg Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Twain, Mark The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
Zamenhof, Ludwig Lazarus Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Lorelejo

 

Heinrich Heine,
Lorelej'

 
tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Leopold Elb
 
    Tiu traduko estas poste iom modifita de
aliuloj, ne estas la origina traduk-versio
de Leopold Elb.
 
Malgajon mi sentas en koro,   Ne scias mi, kial mi estas
sed kial tia tim'?   Malgaja en la kor’.
Legendo el pratempa foro   Antikva fabelo restas
Vagadas tra mia anim'.   Por ĉiam en mia memor’.
 
Jam fluas la Rejn' en malhelo,   Vespero jam ekmalheliĝas,
kaj malvarmetas l' aer'.   Fluadas la Rejn’ en trankvil’,
Sed brilas la mont' en orbelo   La supro de l’ monto lumiĝas
pro suna lum' de l' vesper'.   En vespersuna bril’.
 
Jen supre kabino provokas   Belega knabino jen tronas
per ora juvelar',   Kun ora juvelar’,
kaj ŝia beleco allogas   La belan vizaĝon kronas
kaj ŝia ora harar'.   Mirinde la ora harar’.
 
Ŝi kombas ĝin, kantas sorĉige,   Ŝi uzas kombilon el oro
sirene kantas ŝi   Kaj dume kantas ŝi.
per neimagebla, mirige   Mirige tuŝas al koro
potenca melodi'.   Sorĉiga la melodi’.
 
Ŝipiston en eta boato   Kaj sopiregon eksentas
Turmentas koremoci'.   Ŝipisto dum sia vetur’;
Ne ĝenas lin rifo-kaskado,   Rifaron li ne priatentas,
rigardas nur supren al ŝi!   Al monto rigardas li nur.
 
Ĝis tiras kun si al Rejn-fundo   Mi kredas, ke dronos finfine
la ondoj lin kun boat'.   Ŝipisto kun sia boat’,
Nun kuŝas li en la profundo   Kaj tion kaŭzis feine
pro Loreleja kantad'.   La Loreleja kantad’.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko aperis en la kant-kolekto
"Mia kantaro I", eldonita de Josef Schiffer
(Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio, tel. 0049(0)7721-58991; faks.
0049(0)7721-508891, ret-adreso:
Josef.Schiffer@t-online.de ), n-ro
30. Krome ĝi aperis en la informilo
"Fervoja Esperantisto" de Germana Ferjojista
Esperanto-Asocio, n-ro 3/2010, sur paĝo3.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Leopold Elb (†1912-08.04).

La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la
lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm
kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel
en Nurembergo (Nürnberg), Germanio.