Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [nur Standard-Exportformate zeigen]
 weitere Exportformate: einfacher Text LaTeX LaTeX Querformat DVI DVI Querformat Postscript Postscript Querformat | [zum Buch hinzufügen] [Buch löschen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Heinrich Heine * Die Lorelei Deutsch 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur diese hinzufügen
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur diese hinzufügen
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur diese entfernen
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur diese hinzufügen
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur diese entfernen
N. N. 01 Lurleia Latein Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur diese hinzufügen
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur diese entfernen
Mark Twain The Lorelei Englisch Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur diese hinzufügen
L. W. Garnham The Lorelei Englisch Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur diese hinzufügen

Heinrich Heine,
Lorelejo

 

Heinrich Heine,
Lorelej

 

Heinrich Heine,
[Ne scias mi, kio okazis]

 
übersetzt von Joachim Gießner   übersetzt von Ludwig Lazarus Zamenhof   übersetzt von Paul Gottfried Christaller
 
        El la "Libro de la kantoj", parto "La
Reveno".
 
Malgajon mi sentas en koro,   Ne scias mi, kial subita   Ne scias mi, kio okazis
sed kial tia tim'?   malgaj' en la koro naskiĝis;   al mia tristema kor':
Legendo el pratempa foro   el tempo jam enterigita   Antikva legendo min kaptis,
Vagadas tra mia anim'.   legendo al mi reviviĝis.   ne cedas el mia memor'.
 
Jam fluas la Rejn' en malhelo,   Jam malvarmetiĝas l' aero,   La Rejno fluadas trankvile
kaj malvarmetas l' aer'.   la Rejno mallaŭte babilas,   murmuras kiel mister',
Sed brilas la mont' en orbelo   per oro de l'sun' en vespero   la supron ŝtonegan orumas
pro suna lum' de l' vesper'.   la supro de l' monto rebrilas.   sunbriloj de la vesper'.
 
Jen supre kabino provokas   Plej belan knabinon mi vidas:   Plej bela virgino jen sidas
per ora juvelar',   en ora ornamo brilante,   mirinda sur la montet'
kaj ŝia beleco allogas   sur supro de l' monto ŝi sidas,   kaj ŝia oraĵo radias, 1)
kaj ŝia ora harar'.   la harojn mistere kombante.   ŝi logas kiel magnet'.
 
Ŝi kombas ĝin, kantas sorĉige,   La oran kombilon ŝi movas   Ŝi kombas la oran hararon
sirene kantas ŝi   kaj kantas tra l' pura aero,   abundan per ora kombil',
per neimagebla, mirige   kaj forto mirinda sin trovas   kantante misteran lidon, 2)
potenca melodi'.   en tiu ĉi kant' de l'vespero.   ravantan kiel sunbril'.
 
Ŝipiston en eta boato   Ŝipet' iras sur la rivero,   Ŝipisto en sia ŝipeto
Turmentas koremoci'.   ŝipisto ektremis de l' kanto,   kaptiĝas per stranga dolor',
Ne ĝenas lin rifo-kaskado,   kaj blinda por ĉiu danĝero   la rifon li tute ignoras.
rigardas nur supren al ŝi!   rigardas li al la kantanto.   atentas nur ŝin kun fervor'.
 
Ĝis tiras kun si al Rejn-fundo   Ha, baldaŭ ŝipisto la bela   Mi kredas: la ondoj englutas 3)
la ondoj lin kun boat'.   perdiĝis sub l' akvoturnado;   ŝipiston, ŝipeton je l' fin',
Nun kuŝas li en la profundo   ĝin Lorelej' faris kruela,   kaj kulpa pri tio nur estas
pro Loreleja kantad'.   per sia mirinda kantado.   kantado de la virin'.
 
Übersetzung des deutschen Gedichtes "Die
Lorelei" von Heinrich Heine (*1797-12-13
- †1856-02-17) ins Esperanto durch
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko aperis en la kant-kolekto
"Mia kantaro I", eldonita de Josef Schiffer
(Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio, tel. 0049(0)7721-58991; faks.
0049(0)7721-508891, ret-adreso:
Josef.Schiffer@t-online.de ), n-ro
30. Krome ĝi aperis en la informilo
"Fervoja Esperantisto" de Germana Ferjojista
Esperanto-Asocio, n-ro 3/2010, sur paĝo3.
  Übersetzung des deutschen Gedichtes "Die
Lorelei" von Heinrich Heine (*1797-12-13
- †1856-02-17) ins Esperanto durch
Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro
Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiun ĉi tradukversion mi prenis el retejo
http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Lorelej.html.
  Übersetzung des deutschen Gedichtes "Die
Lorelei" von Heinrich Heine (*1797-12-13
- †1856-02-17) ins Esperanto durch
Paul Gottfried Christaller (*1860-08-21
- †1950-12-31).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine
siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die
Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto
Paul Christaller troviĝas en la vikipedia
retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller,
kun foto de li.
 
        1) En la sube menciita kajero, el kiu mi,
Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia
oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'.
Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ
gramatika eraro de la tradukinto.
        2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la
vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro
aŭ neologismo inventita de la tradukinto
Paul Christaller.
        3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan
punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas
en la origina traduko de Paul Christaller.