Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun aldonu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Lorelejo

 

Heinrich Heine,
Lorelay

 
tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Hans-Georg Kaiser
 
Malgajon mi sentas en koro,   Min kaptas malgaj' en la koro,
sed kial tia tim'?   pro kio tia trist'?
Legendo el pratempa foro   Fabel' el antikva foro
Vagadas tra mia anim'.   ne lasas de mi kun persist'.
 
Jam fluas la Rejn' en malhelo,   Aere fridetas, trankvilas,
kaj malvarmetas l' aer'.   malhelas jam la Rejn'.
Sed brilas la mont' en orbelo   La monto surpinte brilas
pro suna lum' de l' vesper'.   vespere en rava scen'.
 
Jen supre kabino provokas   Tre ĉarma feino sidas,
per ora juvelar',   jen supre por ador';
kaj ŝia beleco allogas   la ora ornamo ridas;
kaj ŝia ora harar'.   ŝi kombas harojn el or'.
 
Ŝi kombas ĝin, kantas sorĉige,   Ŝi kombas per ora kombilo
sirene kantas ŝi   kaj kantas kun pasi';
per neimagebla, mirige   mirigas min la elbrilo
potenca melodi'.   kaj forto de l' melodi'.
 
Ŝipiston en eta boato   Ŝipisto ŝipeton gvidas,
Turmentas koremoci'.   lin kaptas ve' de ekzalt'.
Ne ĝenas lin rifo-kaskado,   Li ja la rifojn ne vidas',
rigardas nur supren al ŝi!   li vidas nur supren sen halt'.
 
Ĝis tiras kun si al Rejn-fundo   Mi kredas, ke ondoj tiras
la ondoj lin kun boat'.   la ŝipon funden de l' Rejn';
Nun kuŝas li en la profundo   kaj tio de l' kant' eliras
pro Loreleja kantad'.   de Lorelaj-siren'.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko aperis en la kant-kolekto
"Mia kantaro I", eldonita de Josef Schiffer
(Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio, tel. 0049(0)7721-58991; faks.
0049(0)7721-508891, ret-adreso:
Josef.Schiffer@t-online.de ), n-ro
30. Krome ĝi aperis en la informilo
"Fervoja Esperantisto" de Germana Ferjojista
Esperanto-Asocio, n-ro 3/2010, sur paĝo3.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21).