Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun forigu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun forigu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun forigu
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Lorelejo

 

Heinrich Heine,
[Ne scias mi, kio okazis]

 

Heinrich Heine,
Lorelej

 
tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Paul Gottfried Christaller   tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof
 
    El la "Libro de la kantoj", parto "La
Reveno".
   
 
Malgajon mi sentas en koro,   Ne scias mi, kio okazis   Ne scias mi, kial subita
sed kial tia tim'?   al mia tristema kor':   malgaj' en la koro naskiĝis;
Legendo el pratempa foro   Antikva legendo min kaptis,   el tempo jam enterigita
Vagadas tra mia anim'.   ne cedas el mia memor'.   legendo al mi reviviĝis.
 
Jam fluas la Rejn' en malhelo,   La Rejno fluadas trankvile   Jam malvarmetiĝas l' aero,
kaj malvarmetas l' aer'.   murmuras kiel mister',   la Rejno mallaŭte babilas,
Sed brilas la mont' en orbelo   la supron ŝtonegan orumas   per oro de l'sun' en vespero
pro suna lum' de l' vesper'.   sunbriloj de la vesper'.   la supro de l' monto rebrilas.
 
Jen supre kabino provokas   Plej bela virgino jen sidas   Plej belan knabinon mi vidas:
per ora juvelar',   mirinda sur la montet'   en ora ornamo brilante,
kaj ŝia beleco allogas   kaj ŝia oraĵo radias, 1)   sur supro de l' monto ŝi sidas,
kaj ŝia ora harar'.   ŝi logas kiel magnet'.   la harojn mistere kombante.
 
Ŝi kombas ĝin, kantas sorĉige,   Ŝi kombas la oran hararon   La oran kombilon ŝi movas
sirene kantas ŝi   abundan per ora kombil',   kaj kantas tra l' pura aero,
per neimagebla, mirige   kantante misteran lidon, 2)   kaj forto mirinda sin trovas
potenca melodi'.   ravantan kiel sunbril'.   en tiu ĉi kant' de l'vespero.
 
Ŝipiston en eta boato   Ŝipisto en sia ŝipeto   Ŝipet' iras sur la rivero,
Turmentas koremoci'.   kaptiĝas per stranga dolor',   ŝipisto ektremis de l' kanto,
Ne ĝenas lin rifo-kaskado,   la rifon li tute ignoras.   kaj blinda por ĉiu danĝero
rigardas nur supren al ŝi!   atentas nur ŝin kun fervor'.   rigardas li al la kantanto.
 
Ĝis tiras kun si al Rejn-fundo   Mi kredas: la ondoj englutas 3)   Ha, baldaŭ ŝipisto la bela
la ondoj lin kun boat'.   ŝipiston, ŝipeton je l' fin',   perdiĝis sub l' akvoturnado;
Nun kuŝas li en la profundo   kaj kulpa pri tio nur estas   ĝin Lorelej' faris kruela,
pro Loreleja kantad'.   kantado de la virin'.   per sia mirinda kantado.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko aperis en la kant-kolekto
"Mia kantaro I", eldonita de Josef Schiffer
(Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio, tel. 0049(0)7721-58991; faks.
0049(0)7721-508891, ret-adreso:
Josef.Schiffer@t-online.de ), n-ro
30. Krome ĝi aperis en la informilo
"Fervoja Esperantisto" de Germana Ferjojista
Esperanto-Asocio, n-ro 3/2010, sur paĝo3.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Paul
Gottfried Christaller (*1860-08-21 -
†1950-12-31).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine
siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die
Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto
Paul Christaller troviĝas en la vikipedia
retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller,
kun foto de li.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Ludwig
Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo,
*1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiun ĉi tradukversion mi prenis el retejo
http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Lorelej.html.
 
    1) En la sube menciita kajero, el kiu mi,
Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia
oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'.
Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ
gramatika eraro de la tradukinto.
   
    2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la
vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro
aŭ neologismo inventita de la tradukinto
Paul Christaller.
   
    3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan
punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas
en la origina traduko de Paul Christaller.