Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru nur la normajn formatojn
 aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro]
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun forigu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun forigu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun forigu
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Lorelej'

 

Heinrich Heine,
[Ne scias mi, kio okazis]

 

Heinrich Heine,
Lorelej

 

Heinrich Heine,
Lorelejo

 
tradukita de Leopold Elb   tradukita de Paul Gottfried Christaller   tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof   tradukita de Joachim Gießner
 
Tiu traduko estas poste iom modifita de
aliuloj, ne estas la origina traduk-versio
de Leopold Elb.
  El la "Libro de la kantoj", parto "La
Reveno".
       
 
Ne scias mi, kial mi estas   Ne scias mi, kio okazis   Ne scias mi, kial subita   Malgajon mi sentas en koro,
Malgaja en la kor’.   al mia tristema kor':   malgaj' en la koro naskiĝis;   sed kial tia tim'?
Antikva fabelo restas   Antikva legendo min kaptis,   el tempo jam enterigita   Legendo el pratempa foro
Por ĉiam en mia memor’.   ne cedas el mia memor'.   legendo al mi reviviĝis.   Vagadas tra mia anim'.
 
Vespero jam ekmalheliĝas,   La Rejno fluadas trankvile   Jam malvarmetiĝas l' aero,   Jam fluas la Rejn' en malhelo,
Fluadas la Rejn’ en trankvil’,   murmuras kiel mister',   la Rejno mallaŭte babilas,   kaj malvarmetas l' aer'.
La supro de l’ monto lumiĝas   la supron ŝtonegan orumas   per oro de l'sun' en vespero   Sed brilas la mont' en orbelo
En vespersuna bril’.   sunbriloj de la vesper'.   la supro de l' monto rebrilas.   pro suna lum' de l' vesper'.
 
Belega knabino jen tronas   Plej bela virgino jen sidas   Plej belan knabinon mi vidas:   Jen supre kabino provokas
Kun ora juvelar’,   mirinda sur la montet'   en ora ornamo brilante,   per ora juvelar',
La belan vizaĝon kronas   kaj ŝia oraĵo radias, 1)   sur supro de l' monto ŝi sidas,   kaj ŝia beleco allogas
Mirinde la ora harar’.   ŝi logas kiel magnet'.   la harojn mistere kombante.   kaj ŝia ora harar'.
 
Ŝi uzas kombilon el oro   Ŝi kombas la oran hararon   La oran kombilon ŝi movas   Ŝi kombas ĝin, kantas sorĉige,
Kaj dume kantas ŝi.   abundan per ora kombil',   kaj kantas tra l' pura aero,   sirene kantas ŝi
Mirige tuŝas al koro   kantante misteran lidon, 2)   kaj forto mirinda sin trovas   per neimagebla, mirige
Sorĉiga la melodi’.   ravantan kiel sunbril'.   en tiu ĉi kant' de l'vespero.   potenca melodi'.
 
Kaj sopiregon eksentas   Ŝipisto en sia ŝipeto   Ŝipet' iras sur la rivero,   Ŝipiston en eta boato
Ŝipisto dum sia vetur’;   kaptiĝas per stranga dolor',   ŝipisto ektremis de l' kanto,   Turmentas koremoci'.
Rifaron li ne priatentas,   la rifon li tute ignoras.   kaj blinda por ĉiu danĝero   Ne ĝenas lin rifo-kaskado,
Al monto rigardas li nur.   atentas nur ŝin kun fervor'.   rigardas li al la kantanto.   rigardas nur supren al ŝi!
 
Mi kredas, ke dronos finfine   Mi kredas: la ondoj englutas 3)   Ha, baldaŭ ŝipisto la bela   Ĝis tiras kun si al Rejn-fundo
Ŝipisto kun sia boat’,   ŝipiston, ŝipeton je l' fin',   perdiĝis sub l' akvoturnado;   la ondoj lin kun boat'.
Kaj tion kaŭzis feine   kaj kulpa pri tio nur estas   ĝin Lorelej' faris kruela,   Nun kuŝas li en la profundo
La Loreleja kantad’.   kantado de la virin'.   per sia mirinda kantado.   pro Loreleja kantad'.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Leopold Elb (†1912-08.04).

La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la
lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm
kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel
en Nurembergo (Nürnberg), Germanio.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Paul
Gottfried Christaller (*1860-08-21 -
†1950-12-31).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine
siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die
Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto
Paul Christaller troviĝas en la vikipedia
retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller,
kun foto de li.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Ludwig
Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo,
*1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiun ĉi tradukversion mi prenis el retejo
http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Lorelej.html.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko aperis en la kant-kolekto
"Mia kantaro I", eldonita de Josef Schiffer
(Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio, tel. 0049(0)7721-58991; faks.
0049(0)7721-508891, ret-adreso:
Josef.Schiffer@t-online.de ), n-ro
30. Krome ĝi aperis en la informilo
"Fervoja Esperantisto" de Germana Ferjojista
Esperanto-Asocio, n-ro 3/2010, sur paĝo3.
 
    1) En la sube menciita kajero, el kiu mi,
Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia
oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'.
Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ
gramatika eraro de la tradukinto.
       
    2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la
vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro
aŭ neologismo inventita de la tradukinto
Paul Christaller.
       
    3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan
punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas
en la origina traduko de Paul Christaller.