Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show only standard export formats]
 additional export formats: plain text LaTeX LaTeX landscape DVI DVI landscape Postscript Postscript landscape | [add to book] [clear book]
author  [first name] title language publication id code last modification view
L. W. Garnham The Lorelei English Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr only this add
Mark Twain The Lorelei English Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr only this add
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred only this remove
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred only this remove
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr only this add
N. N. 01 Lurleia Latin Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred only this add
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred only this remove
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred only this add
Heinrich Heine * Die Lorelei German 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred only this add

Heinrich Heine,
Lorelej'

 

Heinrich Heine,
[Ne scias mi, kio okazis]

 

Heinrich Heine,
Lorelay

 
translated by Leopold Elb   translated by Paul Gottfried Christaller   translated by Hans-Georg Kaiser
 
Tiu traduko estas poste iom modifita de
aliuloj, ne estas la origina traduk-versio
de Leopold Elb.
  El la "Libro de la kantoj", parto "La
Reveno".
   
 
Ne scias mi, kial mi estas   Ne scias mi, kio okazis   Min kaptas malgaj' en la koro,
Malgaja en la kor’.   al mia tristema kor':   pro kio tia trist'?
Antikva fabelo restas   Antikva legendo min kaptis,   Fabel' el antikva foro
Por ĉiam en mia memor’.   ne cedas el mia memor'.   ne lasas de mi kun persist'.
 
Vespero jam ekmalheliĝas,   La Rejno fluadas trankvile   Aere fridetas, trankvilas,
Fluadas la Rejn’ en trankvil’,   murmuras kiel mister',   malhelas jam la Rejn'.
La supro de l’ monto lumiĝas   la supron ŝtonegan orumas   La monto surpinte brilas
En vespersuna bril’.   sunbriloj de la vesper'.   vespere en rava scen'.
 
Belega knabino jen tronas   Plej bela virgino jen sidas   Tre ĉarma feino sidas,
Kun ora juvelar’,   mirinda sur la montet'   jen supre por ador';
La belan vizaĝon kronas   kaj ŝia oraĵo radias, 1)   la ora ornamo ridas;
Mirinde la ora harar’.   ŝi logas kiel magnet'.   ŝi kombas harojn el or'.
 
Ŝi uzas kombilon el oro   Ŝi kombas la oran hararon   Ŝi kombas per ora kombilo
Kaj dume kantas ŝi.   abundan per ora kombil',   kaj kantas kun pasi';
Mirige tuŝas al koro   kantante misteran lidon, 2)   mirigas min la elbrilo
Sorĉiga la melodi’.   ravantan kiel sunbril'.   kaj forto de l' melodi'.
 
Kaj sopiregon eksentas   Ŝipisto en sia ŝipeto   Ŝipisto ŝipeton gvidas,
Ŝipisto dum sia vetur’;   kaptiĝas per stranga dolor',   lin kaptas ve' de ekzalt'.
Rifaron li ne priatentas,   la rifon li tute ignoras.   Li ja la rifojn ne vidas',
Al monto rigardas li nur.   atentas nur ŝin kun fervor'.   li vidas nur supren sen halt'.
 
Mi kredas, ke dronos finfine   Mi kredas: la ondoj englutas 3)   Mi kredas, ke ondoj tiras
Ŝipisto kun sia boat’,   ŝipiston, ŝipeton je l' fin',   la ŝipon funden de l' Rejn';
Kaj tion kaŭzis feine   kaj kulpa pri tio nur estas   kaj tio de l' kant' eliras
La Loreleja kantad’.   kantado de la virin'.   de Lorelaj-siren'.
 
Translation of the German poem "Die Lorelei"
by Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) into Esperanto by
Leopold Elb (†1912-08.04).

La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la
lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm
kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel
en Nurembergo (Nürnberg), Germanio.
  Translation of the German poem "Die Lorelei"
by Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) into Esperanto by Paul
Gottfried Christaller (*1860-08-21 -
†1950-12-31).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine
siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die
Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto
Paul Christaller troviĝas en la vikipedia
retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller,
kun foto de li.
  Translation of the German poem "Die Lorelei"
by Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) into Esperanto by
Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21).

 
 
    1) En la sube menciita kajero, el kiu mi,
Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia
oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'.
Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ
gramatika eraro de la tradukinto.
   
    2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la
vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro
aŭ neologismo inventita de la tradukinto
Paul Christaller.
   
    3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan
punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas
en la origina traduko de Paul Christaller.