Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun forigu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun forigu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun forigu
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
[Ne scias mi, kio okazis]

 

Heinrich Heine,
Lorelej

 

Heinrich Heine,
Die Lorelei

 

Heinrich Heine,
Lorelay

 
tradukita de Paul Gottfried Christaller   tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof       tradukita de Hans-Georg Kaiser
 
El la "Libro de la kantoj", parto "La
Reveno".
           
 
Ne scias mi, kio okazis   Ne scias mi, kial subita   Ich weiß nicht, was soll es bedeuten,   Min kaptas malgaj' en la koro,
al mia tristema kor':   malgaj' en la koro naskiĝis;   daß ich so traurig bin;   pro kio tia trist'?
Antikva legendo min kaptis,   el tempo jam enterigita   ein Märchen aus alten Zeiten,   Fabel' el antikva foro
ne cedas el mia memor'.   legendo al mi reviviĝis.   das kommt mir nicht aus dem Sinn.   ne lasas de mi kun persist'.
 
La Rejno fluadas trankvile   Jam malvarmetiĝas l' aero,   Die Luft ist kühl und es dunkelt,   Aere fridetas, trankvilas,
murmuras kiel mister',   la Rejno mallaŭte babilas,   und ruhig fließt der Rhein;   malhelas jam la Rejn'.
la supron ŝtonegan orumas   per oro de l'sun' en vespero   der Gipfel des Berges funkelt   La monto surpinte brilas
sunbriloj de la vesper'.   la supro de l' monto rebrilas.   im Abendsonnenschein.   vespere en rava scen'.
 
Plej bela virgino jen sidas   Plej belan knabinon mi vidas:   Die schönste Jungfrau sitzet   Tre ĉarma feino sidas,
mirinda sur la montet'   en ora ornamo brilante,   dort oben wunderbar,   jen supre por ador';
kaj ŝia oraĵo radias, 1)   sur supro de l' monto ŝi sidas,   ihr goldnes Geschmeide blitzet,   la ora ornamo ridas;
ŝi logas kiel magnet'.   la harojn mistere kombante.   sie kämmt ihr goldenes Haar.   ŝi kombas harojn el or'.
 
Ŝi kombas la oran hararon   La oran kombilon ŝi movas   Sie kämmt es mit goldenem Kamme,   Ŝi kombas per ora kombilo
abundan per ora kombil',   kaj kantas tra l' pura aero,   und singt ein Lied dabei;   kaj kantas kun pasi';
kantante misteran lidon, 2)   kaj forto mirinda sin trovas   das hat eine wundersame,   mirigas min la elbrilo
ravantan kiel sunbril'.   en tiu ĉi kant' de l'vespero.   gewaltige Melodei.   kaj forto de l' melodi'.
 
Ŝipisto en sia ŝipeto   Ŝipet' iras sur la rivero,   Den Schiffer im kleinen Schiffe   Ŝipisto ŝipeton gvidas,
kaptiĝas per stranga dolor',   ŝipisto ektremis de l' kanto,   ergreift es mit wildem Weh;   lin kaptas ve' de ekzalt'.
la rifon li tute ignoras.   kaj blinda por ĉiu danĝero   er schaut nicht die Felsenriffe,   Li ja la rifojn ne vidas',
atentas nur ŝin kun fervor'.   rigardas li al la kantanto.   er schaut nur hinauf in die Höh.   li vidas nur supren sen halt'.
 
Mi kredas: la ondoj englutas 3)   Ha, baldaŭ ŝipisto la bela   Ich glaube, die Wellen verschlingen   Mi kredas, ke ondoj tiras
ŝipiston, ŝipeton je l' fin',   perdiĝis sub l' akvoturnado;   am Ende Schiffer und Kahn;   la ŝipon funden de l' Rejn';
kaj kulpa pri tio nur estas   ĝin Lorelej' faris kruela,   und das hat mit ihrem Singen   kaj tio de l' kant' eliras
kantado de la virin'.   per sia mirinda kantado.   die Lorelei getan.   de Lorelaj-siren'.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Paul
Gottfried Christaller (*1860-08-21 -
†1950-12-31).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine
siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die
Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto
Paul Christaller troviĝas en la vikipedia
retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller,
kun foto de li.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Ludwig
Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo,
*1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiun ĉi tradukversion mi prenis el retejo
http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Lorelej.html.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17),
publikigita 1823.

Aus dem Werk "Buch der Lieder", Kapitel
"Die Heimkehr", Abschnitt II.
Siehe auch ein http://gutenberg.spiegel.de
unter:
http://gutenberg.spiegel.de/?id=5&x
d=1131&kapitel=12&cHash=eb14eca2272#gb_found
.
Vidu ankaŭ: http://www.gedichte.vu/?die_lorelei.html.
La melodion verkis la komponisto Friedrich
Silcher. Vidu la retejon
http://www.lieder-archiv.de/die_lorelei-notenblatt_300493.html.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21).

 
 
1) En la sube menciita kajero, el kiu mi,
Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia
oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'.
Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ
gramatika eraro de la tradukinto.
           
2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la
vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro
aŭ neologismo inventita de la tradukinto
Paul Christaller.
           
3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan
punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas
en la origina traduko de Paul Christaller.