Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun forigu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun forigu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun forigu
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
[Ne scias mi, kio okazis]

 

Heinrich Heine,
Lorelej

 

Heinrich Heine,
Lorelejo

 
tradukita de Paul Gottfried Christaller   tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof   tradukita de Joachim Gießner
 
El la "Libro de la kantoj", parto "La
Reveno".
       
 
Ne scias mi, kio okazis   Ne scias mi, kial subita   Malgajon mi sentas en koro,
al mia tristema kor':   malgaj' en la koro naskiĝis;   sed kial tia tim'?
Antikva legendo min kaptis,   el tempo jam enterigita   Legendo el pratempa foro
ne cedas el mia memor'.   legendo al mi reviviĝis.   Vagadas tra mia anim'.
 
La Rejno fluadas trankvile   Jam malvarmetiĝas l' aero,   Jam fluas la Rejn' en malhelo,
murmuras kiel mister',   la Rejno mallaŭte babilas,   kaj malvarmetas l' aer'.
la supron ŝtonegan orumas   per oro de l'sun' en vespero   Sed brilas la mont' en orbelo
sunbriloj de la vesper'.   la supro de l' monto rebrilas.   pro suna lum' de l' vesper'.
 
Plej bela virgino jen sidas   Plej belan knabinon mi vidas:   Jen supre kabino provokas
mirinda sur la montet'   en ora ornamo brilante,   per ora juvelar',
kaj ŝia oraĵo radias, 1)   sur supro de l' monto ŝi sidas,   kaj ŝia beleco allogas
ŝi logas kiel magnet'.   la harojn mistere kombante.   kaj ŝia ora harar'.
 
Ŝi kombas la oran hararon   La oran kombilon ŝi movas   Ŝi kombas ĝin, kantas sorĉige,
abundan per ora kombil',   kaj kantas tra l' pura aero,   sirene kantas ŝi
kantante misteran lidon, 2)   kaj forto mirinda sin trovas   per neimagebla, mirige
ravantan kiel sunbril'.   en tiu ĉi kant' de l'vespero.   potenca melodi'.
 
Ŝipisto en sia ŝipeto   Ŝipet' iras sur la rivero,   Ŝipiston en eta boato
kaptiĝas per stranga dolor',   ŝipisto ektremis de l' kanto,   Turmentas koremoci'.
la rifon li tute ignoras.   kaj blinda por ĉiu danĝero   Ne ĝenas lin rifo-kaskado,
atentas nur ŝin kun fervor'.   rigardas li al la kantanto.   rigardas nur supren al ŝi!
 
Mi kredas: la ondoj englutas 3)   Ha, baldaŭ ŝipisto la bela   Ĝis tiras kun si al Rejn-fundo
ŝipiston, ŝipeton je l' fin',   perdiĝis sub l' akvoturnado;   la ondoj lin kun boat'.
kaj kulpa pri tio nur estas   ĝin Lorelej' faris kruela,   Nun kuŝas li en la profundo
kantado de la virin'.   per sia mirinda kantado.   pro Loreleja kantad'.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Paul
Gottfried Christaller (*1860-08-21 -
†1950-12-31).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine
siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die
Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto
Paul Christaller troviĝas en la vikipedia
retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller,
kun foto de li.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Ludwig
Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo,
*1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiun ĉi tradukversion mi prenis el retejo
http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Lorelej.html.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko aperis en la kant-kolekto
"Mia kantaro I", eldonita de Josef Schiffer
(Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio, tel. 0049(0)7721-58991; faks.
0049(0)7721-508891, ret-adreso:
Josef.Schiffer@t-online.de ), n-ro
30. Krome ĝi aperis en la informilo
"Fervoja Esperantisto" de Germana Ferjojista
Esperanto-Asocio, n-ro 3/2010, sur paĝo3.
 
1) En la sube menciita kajero, el kiu mi,
Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia
oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'.
Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ
gramatika eraro de la tradukinto.
       
2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la
vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro
aŭ neologismo inventita de la tradukinto
Paul Christaller.
       
3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan
punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas
en la origina traduko de Paul Christaller.