Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru nur la normajn formatojn
 aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro]
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun aldonu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun forigu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun forigu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Lorelejo

 

Heinrich Heine,
Die Lorelei

 

Heinrich Heine,
[Ne scias mi, kio okazis]

 
tradukita de Joachim Gießner       tradukita de Paul Gottfried Christaller
 
        El la "Libro de la kantoj", parto "La
Reveno".
 
Malgajon mi sentas en koro,   Ich weiß nicht, was soll es bedeuten,   Ne scias mi, kio okazis
sed kial tia tim'?   daß ich so traurig bin;   al mia tristema kor':
Legendo el pratempa foro   ein Märchen aus alten Zeiten,   Antikva legendo min kaptis,
Vagadas tra mia anim'.   das kommt mir nicht aus dem Sinn.   ne cedas el mia memor'.
 
Jam fluas la Rejn' en malhelo,   Die Luft ist kühl und es dunkelt,   La Rejno fluadas trankvile
kaj malvarmetas l' aer'.   und ruhig fließt der Rhein;   murmuras kiel mister',
Sed brilas la mont' en orbelo   der Gipfel des Berges funkelt   la supron ŝtonegan orumas
pro suna lum' de l' vesper'.   im Abendsonnenschein.   sunbriloj de la vesper'.
 
Jen supre kabino provokas   Die schönste Jungfrau sitzet   Plej bela virgino jen sidas
per ora juvelar',   dort oben wunderbar,   mirinda sur la montet'
kaj ŝia beleco allogas   ihr goldnes Geschmeide blitzet,   kaj ŝia oraĵo radias, 1)
kaj ŝia ora harar'.   sie kämmt ihr goldenes Haar.   ŝi logas kiel magnet'.
 
Ŝi kombas ĝin, kantas sorĉige,   Sie kämmt es mit goldenem Kamme,   Ŝi kombas la oran hararon
sirene kantas ŝi   und singt ein Lied dabei;   abundan per ora kombil',
per neimagebla, mirige   das hat eine wundersame,   kantante misteran lidon, 2)
potenca melodi'.   gewaltige Melodei.   ravantan kiel sunbril'.
 
Ŝipiston en eta boato   Den Schiffer im kleinen Schiffe   Ŝipisto en sia ŝipeto
Turmentas koremoci'.   ergreift es mit wildem Weh;   kaptiĝas per stranga dolor',
Ne ĝenas lin rifo-kaskado,   er schaut nicht die Felsenriffe,   la rifon li tute ignoras.
rigardas nur supren al ŝi!   er schaut nur hinauf in die Höh.   atentas nur ŝin kun fervor'.
 
Ĝis tiras kun si al Rejn-fundo   Ich glaube, die Wellen verschlingen   Mi kredas: la ondoj englutas 3)
la ondoj lin kun boat'.   am Ende Schiffer und Kahn;   ŝipiston, ŝipeton je l' fin',
Nun kuŝas li en la profundo   und das hat mit ihrem Singen   kaj kulpa pri tio nur estas
pro Loreleja kantad'.   die Lorelei getan.   kantado de la virin'.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko aperis en la kant-kolekto
"Mia kantaro I", eldonita de Josef Schiffer
(Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio, tel. 0049(0)7721-58991; faks.
0049(0)7721-508891, ret-adreso:
Josef.Schiffer@t-online.de ), n-ro
30. Krome ĝi aperis en la informilo
"Fervoja Esperantisto" de Germana Ferjojista
Esperanto-Asocio, n-ro 3/2010, sur paĝo3.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17),
publikigita 1823.

Aus dem Werk "Buch der Lieder", Kapitel
"Die Heimkehr", Abschnitt II.
Siehe auch ein http://gutenberg.spiegel.de
unter:
http://gutenberg.spiegel.de/?id=5&x
d=1131&kapitel=12&cHash=eb14eca2272#gb_found
.
Vidu ankaŭ: http://www.gedichte.vu/?die_lorelei.html.
La melodion verkis la komponisto Friedrich
Silcher. Vidu la retejon
http://www.lieder-archiv.de/die_lorelei-notenblatt_300493.html.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Paul
Gottfried Christaller (*1860-08-21 -
†1950-12-31).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine
siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die
Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto
Paul Christaller troviĝas en la vikipedia
retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller,
kun foto de li.
 
        1) En la sube menciita kajero, el kiu mi,
Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia
oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'.
Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ
gramatika eraro de la tradukinto.
        2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la
vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro
aŭ neologismo inventita de la tradukinto
Paul Christaller.
        3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan
punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas
en la origina traduko de Paul Christaller.