Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun forigu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun forigu
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Lorelej'

 

Heinrich Heine,
[Ne scias mi, kio okazis]

 

Heinrich Heine,
Lorelay

 

Heinrich Heine,
Lorelej

 
tradukita de Leopold Elb   tradukita de Paul Gottfried Christaller   tradukita de Hans-Georg Kaiser   tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof
 
Tiu traduko estas poste iom modifita de
aliuloj, ne estas la origina traduk-versio
de Leopold Elb.
  El la "Libro de la kantoj", parto "La
Reveno".
       
 
Ne scias mi, kial mi estas   Ne scias mi, kio okazis   Min kaptas malgaj' en la koro,   Ne scias mi, kial subita
Malgaja en la kor’.   al mia tristema kor':   pro kio tia trist'?   malgaj' en la koro naskiĝis;
Antikva fabelo restas   Antikva legendo min kaptis,   Fabel' el antikva foro   el tempo jam enterigita
Por ĉiam en mia memor’.   ne cedas el mia memor'.   ne lasas de mi kun persist'.   legendo al mi reviviĝis.
 
Vespero jam ekmalheliĝas,   La Rejno fluadas trankvile   Aere fridetas, trankvilas,   Jam malvarmetiĝas l' aero,
Fluadas la Rejn’ en trankvil’,   murmuras kiel mister',   malhelas jam la Rejn'.   la Rejno mallaŭte babilas,
La supro de l’ monto lumiĝas   la supron ŝtonegan orumas   La monto surpinte brilas   per oro de l'sun' en vespero
En vespersuna bril’.   sunbriloj de la vesper'.   vespere en rava scen'.   la supro de l' monto rebrilas.
 
Belega knabino jen tronas   Plej bela virgino jen sidas   Tre ĉarma feino sidas,   Plej belan knabinon mi vidas:
Kun ora juvelar’,   mirinda sur la montet'   jen supre por ador';   en ora ornamo brilante,
La belan vizaĝon kronas   kaj ŝia oraĵo radias, 1)   la ora ornamo ridas;   sur supro de l' monto ŝi sidas,
Mirinde la ora harar’.   ŝi logas kiel magnet'.   ŝi kombas harojn el or'.   la harojn mistere kombante.
 
Ŝi uzas kombilon el oro   Ŝi kombas la oran hararon   Ŝi kombas per ora kombilo   La oran kombilon ŝi movas
Kaj dume kantas ŝi.   abundan per ora kombil',   kaj kantas kun pasi';   kaj kantas tra l' pura aero,
Mirige tuŝas al koro   kantante misteran lidon, 2)   mirigas min la elbrilo   kaj forto mirinda sin trovas
Sorĉiga la melodi’.   ravantan kiel sunbril'.   kaj forto de l' melodi'.   en tiu ĉi kant' de l'vespero.
 
Kaj sopiregon eksentas   Ŝipisto en sia ŝipeto   Ŝipisto ŝipeton gvidas,   Ŝipet' iras sur la rivero,
Ŝipisto dum sia vetur’;   kaptiĝas per stranga dolor',   lin kaptas ve' de ekzalt'.   ŝipisto ektremis de l' kanto,
Rifaron li ne priatentas,   la rifon li tute ignoras.   Li ja la rifojn ne vidas',   kaj blinda por ĉiu danĝero
Al monto rigardas li nur.   atentas nur ŝin kun fervor'.   li vidas nur supren sen halt'.   rigardas li al la kantanto.
 
Mi kredas, ke dronos finfine   Mi kredas: la ondoj englutas 3)   Mi kredas, ke ondoj tiras   Ha, baldaŭ ŝipisto la bela
Ŝipisto kun sia boat’,   ŝipiston, ŝipeton je l' fin',   la ŝipon funden de l' Rejn';   perdiĝis sub l' akvoturnado;
Kaj tion kaŭzis feine   kaj kulpa pri tio nur estas   kaj tio de l' kant' eliras   ĝin Lorelej' faris kruela,
La Loreleja kantad’.   kantado de la virin'.   de Lorelaj-siren'.   per sia mirinda kantado.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Leopold Elb (†1912-08.04).

La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la
lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm
kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel
en Nurembergo (Nürnberg), Germanio.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Paul
Gottfried Christaller (*1860-08-21 -
†1950-12-31).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine
siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die
Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto
Paul Christaller troviĝas en la vikipedia
retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller,
kun foto de li.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21).

 
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Ludwig
Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo,
*1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiun ĉi tradukversion mi prenis el retejo
http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Lorelej.html.
 
    1) En la sube menciita kajero, el kiu mi,
Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia
oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'.
Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ
gramatika eraro de la tradukinto.
       
    2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la
vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro
aŭ neologismo inventita de la tradukinto
Paul Christaller.
       
    3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan
punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas
en la origina traduko de Paul Christaller.