Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Hiacintoj Esperanto 2002-04-07 Arg-379-188 | MR-383-1 2004-02-24 22:47 Manfred nur tiun forigu
Theodor Storm * Hyazinthen Germana Arg-378-188 2004-02-24 22:12 Manfred nur tiun forigu

Theodor Storm,
Hiacintoj

 

Theodor Storm,
Hyazinthen

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
Trankvila nokto estas tie ĉi.   Fern hallt Musik; doch hier ist stille Nacht,
Per dorm-odor’ la plantoj min alspiras.   Mit Schlummerduft anhauchen mich die Pflanzen.
Mi pensis ĉiam, ĉiam nur je vi,   Ich habe immer, immer dein gedacht;
Dormemas mi, sed danci vi deziras.   Ich möchte schlafen, aber du musst tanzen.
 
Seninterrompe frenezadas ĝi.   Es hört nicht auf, es rast ohn Unterlass;
La violonoj krias, jen disiĝas   Die Kerzen brennen und die Geigen schreien,
La vicoj de l’ dancantoj kaj kuniĝas.   Des teilen und es schließen sich die Reihen,
Dum ardas ĉiuj, pala estas vi.   Und alle glühen; aber du bist blass.
 
Premetas vi en brakon vin alian.   Und du musst tanzen; fremde Arme schmiegen
Ho, ne suferu pro perforto vi!   Sich an dein Herz; o leide nicht Gewalt!
Kaj preterflugi blankan robon vian,   Ich seh dein weißes Kleid vorüberfliegen
leĝeran korpon vian vidas mi.   Und deine leichte, zärtliche Gestalt.
 
Sonĝige dum ĉi tiu nokto pli   Und süßer strömend quillt der Duft der Nacht
da dolĉo la kalikoj nun elspiras.   Und träumerischer aus dem Kelch der Pflanzen.
Mi pensis ĉiam, ĉiam nur vi.   Ich habe immer, immer dein gedacht;
Mi emas dormi, danci vi deziras.   Ich möchte schlafen, aber du musst tanzen.
 
Traduko de la Germana poemo "Hyazinthen"
de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2002-04-07.

 
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
poemon en la libro „Thedor Storm“ de
Regina Fasold, el la serio Bild-Biographie,
eldonita de la eldonejo VEB Bibliographisches
Institut Leipzig, en 1990, ISBN 3-323-00196-6.