Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Hiacintoj Esperanto 2002-04-07 Arg-379-188 | MR-383-1 2004-02-24 22:47 Manfred nur tiun forigu
Theodor Storm * Hyazinthen Germana Arg-378-188 2004-02-24 22:12 Manfred nur tiun aldonu

Theodor Storm,
Hiacintoj

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Trankvila nokto estas tie ĉi.
Per dorm-odor’ la plantoj min alspiras.
Mi pensis ĉiam, ĉiam nur je vi,
Dormemas mi, sed danci vi deziras.
 
Seninterrompe frenezadas ĝi.
La violonoj krias, jen disiĝas
La vicoj de l’ dancantoj kaj kuniĝas.
Dum ardas ĉiuj, pala estas vi.
 
Premetas vi en brakon vin alian.
Ho, ne suferu pro perforto vi!
Kaj preterflugi blankan robon vian,
leĝeran korpon vian vidas mi.
 
Sonĝige dum ĉi tiu nokto pli
da dolĉo la kalikoj nun elspiras.
Mi pensis ĉiam, ĉiam nur vi.
Mi emas dormi, danci vi deziras.
 
Traduko de la Germana poemo "Hyazinthen"
de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2002-04-07.