Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Theodor Storm * Rote Rosen Germana Arg-374-186 2004-06-20 18:19 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Ruĝaj rozoj Esperanto 2002-04-06 Arg-375-186 | MR-381-1 2004-06-20 18:19 Manfred nur tiun forigu

Theodor Storm,
Ruĝaj rozoj

 

Theodor Storm,
Rote Rosen

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
Feliĉon nian ni ne ĝuis   Wir haben nicht das Glück genossen
en trankvileco, sen pasi’;   In indischer Gelassenheit;
turmente ĝi nin superfluis,   In Qualen ist’s emporgeschossen,
ne konis la beaton ni.   Wir wussten nichts von Seligkeit.
 
Nin voris veo incendia,   Verzehrend kam’s in Sturm und Drange;
plezur’ ne estis tio ĉi!   Ein Weh nur war es, keine Lust!
Fariĝis pala vango via,   Es bleichte deine zarte Wange
kaj rompis mian spiron ĝi.   Und brach den Atem meiner Brust.
 
En faŭkon estis ni ŝirataj,   Es schlang uns ein in wilde Fluten,
torente ĝi englutis nin;   Es riss uns in den jähen Schlund;
ni estis preskaŭ frakasataj,   Zerschmettert fast und im Verbluten
ĝis kuŝis buŝ’ sur buŝ’ je l’ fin’.   Lag endlich trunken Mund auf Mund.
 
Mutiĝis fajrofonto nia   Des Lebens Flamme war gesunken,
kaj sinkis de la vivo flam’,   Des Lebens Feuerquell verrauscht,
ĝis nove la fajrero dia   Bis wir aufs neu den Götterfunken
Ekbrulis ree per la am’.   Umfangend, selig eingetauscht.
 
Traduko de la Germana poemo "Rote Rosen"
de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2002-04-06.

 
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04).

Mi, Manfred Retzlaf, trovis tiun ĉi poemon
en la libro „Thedor Storm“ de Regina
Fasold, el la serio Bild-Biographie,
eldonita de la eldonejo VEB Bibliographisches
Institut Leipzig, en 1990, ISBN 3-323-00196-6.