Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Theodor Storm * Rote Rosen Germana Arg-374-186 2004-06-20 18:19 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Ruĝaj rozoj Esperanto 2002-04-06 Arg-375-186 | MR-381-1 2004-06-20 18:19 Manfred nur tiun forigu

Theodor Storm,
Ruĝaj rozoj

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Feliĉon nian ni ne ĝuis
en trankvileco, sen pasi’;
turmente ĝi nin superfluis,
ne konis la beaton ni.
 
Nin voris veo incendia,
plezur’ ne estis tio ĉi!
Fariĝis pala vango via,
kaj rompis mian spiron ĝi.
 
En faŭkon estis ni ŝirataj,
torente ĝi englutis nin;
ni estis preskaŭ frakasataj,
ĝis kuŝis buŝ’ sur buŝ’ je l’ fin’.
 
Mutiĝis fajrofonto nia
kaj sinkis de la vivo flam’,
ĝis nove la fajrero dia
Ekbrulis ree per la am’.
 
Traduko de la Germana poemo "Rote Rosen"
de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2002-04-06.