Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Theodor Storm * Ein Epilog Germana Arg-370-184 2004-02-24 08:25 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Epilogo Esperanto 2002-04-03 Arg-371-184 | MR-379-1b 2004-02-24 08:20 Manfred nur tiun forigu

Theodor Storm,
Epilogo

 

Theodor Storm,
Ein Epilog

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
Elpensis mi ĝin por konsolo   Ich hab es mir zum Trost ersonnen
En tiu tempo de mizer’,   In dieser schweren Zeit der Not,
En ĉi flortempo de kanajloj,   In dieser Blütezeit der Schufte,
En tiu temp’ de malliber’.   In dieser Zeit von Salz und Brot.
 
Ne malesperas mi, la mondo   Ich zage nicht, es muss sich wenden,
Ja devas ĝoje renoviĝi;   Und heiter wird die Welt erstehn,
La vera ĝermo de la vivo   Es kann der echte Keim des Lebens
Senfrukte povas ne perdiĝi.   Nicht ohne Frucht verlorengehn.
 
La sono de printemp-tempestoj,   Der Klang von Frühlingsungewittern,
Dumnokte timiginta nin,   Von dem wir schaudernd sind erwacht,
aŭdebla en arb-susurado,   Von dem noch alle Wipfel rauschen,
revenos foje je la fin’!   Er kommt noch einmal über Nacht!
 
Kaj tiu lasta tondrobato   Und durch den ganzen Himmel rollen
Postsonos tute tra l’ ĉiel’,1)   Wird dieser letzte Donnerschlag;
Kaj tiam vere printempiĝos   Dann wird es wirklich Frühling werden
Kaj iĝos luma tagohel’.   Und hoher, heller, lichter Tag.
 
Kaj vivu la estontaj homoj!   Heil allen Menschen, die es hören!
Kaj la poeto, vivu li,   Und Heil dem Dichter, der dann lebt
Levanta el la min’ de l’ vivo   Und aus dem offnen Schacht des Lebens
La gemon de la poezi’!   Den Edelstein der Dichtung hebt!
 
Traduko de la Germana poemo "Ein Epilog"
de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2002-04-03.

La poemo estu kvazaŭ epilogo pri la
malsukcesinta germana revolucio de 1848.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
poemon en la libro „Theodor Storm“ de
Regina Fasold, el la serio Bild-Biographie,
eldonita de la eldonejo VEB Bibliographisches
Institut Leipzig, en 1990, ISBN 3-323-00196-6.
 
1) aŭ eble: Postsonos tuta tra l’ ĉiel’,