Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Fore Esperanto 2001-04 Arg-368-182 | MR-348-1b 2004-02-24 08:11 Manfred nur tiun forigu
Theodor Storm * Abseits Germana Arg-367-182 2004-02-24 08:05 Manfred nur tiun aldonu

Theodor Storm,
Fore

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
La erikejo kuŝas en
la varma tagmezsuna brilo;
kaj ĉirkaŭ la ŝtontomboj jen
ruĝbrilo flugas tra l’ trankvilo.1)
La herboj floras, la odor’
en la aeron ŝvebas sor.
 
Skaraboj hastas tra l’ herbar’
en siaj bluaj kirasetoj,
pendigas sin la abelar’
ĉe l’ de l’ erik’ sonoriletoj.2)
Svingiĝas birdoj tra l’ aer’ –
alaŭda kant’ en la eter’.
 
Prilumigite de la sun’
kaduka staras jen kabano,
rigardas el la pordo nun
abelojn siajn kamparano;
kaj lia filo apud li
eltranĉas fluton jen por si.
 
Vibradon de l’ tursonoril’
apenaŭ aŭdas la oldulo,
ekdormas li en la trankvil’,
fermiĝas sonĝe la okulo.
- Ne venis la malkvietec’
de l’ nova temp’ al ĉi solec’.
 
Traduko de la Germana poemo "Abseits" de
Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2001-04.
 
1) aŭ: ruĝbrilo flugas en trankvilo.
2) aŭ: al de l’ erik’ sonoriletoj.