Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Theodor Storm * Oktoberlied Germana Arg-349-174 2004-02-22 17:51 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Oktobra kanto Esperanto Arg-351-174 2004-02-22 17:52 Manfred nur tiun forigu
Richard Schulz Oktobra lido Esperanto Arg-352-174 2013-02-26 15:14 Manfred nur tiun aldonu

Theodor Storm,
Oktobra kanto

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Nebulas, falas foliar’;
La glason vi plenigu!
La grizan tagon ni al ni
Per vino pliheligu!
 
Se furiozas ĉio ĉi
Ekstere en la mondo,
Ne estas detruebla ja,
La bela tera rondo!
 
Se tremas ankaŭ via kor’,
La glasojn vi tintigu!
La ŝtormo ekster nia dom’
Min ne malkuraĝigu!
 
Nebulas, falas foliar’;
La glason vi plenigu!
La grizan tagon ni al ni
Per vino pliheligu!
 
Aŭtuno regas ĉie, sed
Atendu nur tempeton!1)
La suno ridos, la printemp’
Kreskigos ja floreton.
 
La bluaj tagoj ekas nun,
Ni volas ilin ĝui;
La tempo fluas, vane ni
Ne lasu ĝin forflui!
 
Traduko de la Germana poemo "Oktoberlied"
de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).
 
1) aŭ eble:\\Atendu nur momenton!\\La suno
ridos, la printemp’\\Kalmigos ja la
venton.