Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Theodor Storm * Oktoberlied Germana Arg-349-174 2004-02-22 17:51 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Oktobra kanto Esperanto Arg-351-174 2004-02-22 17:52 Manfred nur tiun forigu
Richard Schulz Oktobra lido Esperanto Arg-352-174 2013-02-26 15:14 Manfred nur tiun forigu

Theodor Storm,
Oktoberlied

 

Theodor Storm,
Oktobra lido

 

Theodor Storm,
Oktobra kanto

 
    tradukita de Richard Schulz   tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Der Nebel steigt, es fällt das Laub;   Folioj falas en nebul'.   Nebulas, falas foliar’;
Schenk ein den Wein, den holden!   Ni vinon nun gustumu!   La glason vi plenigu!
Wir wollen uns den grauen Tag   La grizan tagon kune ni   La grizan tagon ni al ni
Vergolden, ja vergolden!   Orumu, ja orumu!   Per vino pliheligu!
 
Und geht es draußen noch so toll,   Kaj turbulentas la veter'   Se furiozas ĉio ĉi
Unchristlich oder christlich,   Kristane aŭ pagane,   Ekstere en la mondo,
Ist doch die Welt, die schöne Welt,   La Tero estas ja la Ter':   Ne estas detruebla ja,
So gänzlich unverwüstlich!   La vento bruas vane.   La bela tera rondo!
 
Und wimmert auch einmal das Herz, -   Kaj plendas iam ajn la kor', -   Se tremas ankaŭ via kor’,
Stoß an und laß es klingen!   Tintigu ni la glasojn!   La glasojn vi tintigu!
Wir wissen’s doch, ein rechtes Herz   Ni scias ja, bravega kor'   La ŝtormo ekster nia dom’
Ist gar nicht umzubringen.   Ne timas embarasojn.   Min ne malkuraĝigu!
 
Der Nebel steigt, es fällt das Laub;   Folioj falas en nebul'.   Nebulas, falas foliar’;
Schenk ein den Wein, den holden!   Ni vinon nun gustumu!   La glason vi plenigu!
Wir wollen uns den grauen Tag   La grizan tagon kune ni   La grizan tagon ni al ni
Vergolden, ja vergolden!   Orumu, ja orumu!   Per vino pliheligu!
 
Wohl ist es Herbst; doch warte nur,   Aŭtunas, sed atendu nur,   Aŭtuno regas ĉie, sed
Doch warte nur ein Weilchen!   Atendu iomete!   Atendu nur tempeton!1)
Der Frühling kommt, der Himmel lacht,   Printemp', violoj kaj ĉiel'   La suno ridos, la printemp’
Es steht die Welt in Veilchen.   Ridados ĉiuj vete.   Kreskigos ja floreton.
 
Die blauen Tage brechen an,   Ebriaj tagoj ekas nun.   La bluaj tagoj ekas nun,
Und ehe sie verfließen,   Ne volas ni enui.   Ni volas ilin ĝui;
Wir wollen sie, mein wackrer Freund,   Ni volas ilin, kara ul',   La tempo fluas, vane ni
Genießen, ja genießen!   Elĝui, ja elĝui.   Ne lasu ĝin forflui!
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04).

 
  Traduko de la Germana poemo "Oktoberlied"
de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26).

La traduko estas - kun permeso de la
eldoninto, sinjoro Hermann Behrmann,
prenita el la libro "La muzino" de Rikardp
Ŝulco (Richard Schulz), eldonita de la
Esperanto-Centro Paderborn', Germanujo,
en 1992. Ĝi troviĝas ankaŭ en la numero
6/1984 de la GEA-organo "Esperanto aktuell".
Pri Richard Schulz vidu la vikipedian
retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
  Traduko de la Germana poemo "Oktoberlied"
de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

 
 
        1) aŭ eble:\\Atendu nur momenton!\\La suno
ridos, la printemp’\\Kalmigos ja la
venton.