Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Theodor Storm * Oktoberlied Germana Arg-349-174 2004-02-22 17:51 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Oktobra kanto Esperanto Arg-351-174 2004-02-22 17:52 Manfred nur tiun forigu
Richard Schulz Oktobra lido Esperanto Arg-352-174 2013-02-26 15:14 Manfred nur tiun forigu

Theodor Storm,
Oktobra kanto

 

Theodor Storm,
Oktobra lido

 
tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Richard Schulz
 
Nebulas, falas foliar’;   Folioj falas en nebul'.
La glason vi plenigu!   Ni vinon nun gustumu!
La grizan tagon ni al ni   La grizan tagon kune ni
Per vino pliheligu!   Orumu, ja orumu!
 
Se furiozas ĉio ĉi   Kaj turbulentas la veter'
Ekstere en la mondo,   Kristane aŭ pagane,
Ne estas detruebla ja,   La Tero estas ja la Ter':
La bela tera rondo!   La vento bruas vane.
 
Se tremas ankaŭ via kor’,   Kaj plendas iam ajn la kor', -
La glasojn vi tintigu!   Tintigu ni la glasojn!
La ŝtormo ekster nia dom’   Ni scias ja, bravega kor'
Min ne malkuraĝigu!   Ne timas embarasojn.
 
Nebulas, falas foliar’;   Folioj falas en nebul'.
La glason vi plenigu!   Ni vinon nun gustumu!
La grizan tagon ni al ni   La grizan tagon kune ni
Per vino pliheligu!   Orumu, ja orumu!
 
Aŭtuno regas ĉie, sed   Aŭtunas, sed atendu nur,
Atendu nur tempeton!1)   Atendu iomete!
La suno ridos, la printemp’   Printemp', violoj kaj ĉiel'
Kreskigos ja floreton.   Ridados ĉiuj vete.
 
La bluaj tagoj ekas nun,   Ebriaj tagoj ekas nun.
Ni volas ilin ĝui;   Ne volas ni enui.
La tempo fluas, vane ni   Ni volas ilin, kara ul',
Ne lasu ĝin forflui!   Elĝui, ja elĝui.
 
Traduko de la Germana poemo "Oktoberlied"
de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

 
  Traduko de la Germana poemo "Oktoberlied"
de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26).

La traduko estas - kun permeso de la
eldoninto, sinjoro Hermann Behrmann,
prenita el la libro "La muzino" de Rikardp
Ŝulco (Richard Schulz), eldonita de la
Esperanto-Centro Paderborn', Germanujo,
en 1992. Ĝi troviĝas ankaŭ en la numero
6/1984 de la GEA-organo "Esperanto aktuell".
Pri Richard Schulz vidu la vikipedian
retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
 
1) aŭ eble:\\Atendu nur momenton!\\La suno
ridos, la printemp’\\Kalmigos ja la
venton.