Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Theodor Storm * Oktoberlied Germana Arg-349-174 2004-02-22 17:51 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Oktobra kanto Esperanto Arg-351-174 2004-02-22 17:52 Manfred nur tiun forigu
Richard Schulz Oktobra lido Esperanto Arg-352-174 2013-02-26 15:14 Manfred nur tiun aldonu

Theodor Storm,
Oktobra kanto

 

Theodor Storm,
Oktoberlied

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
Nebulas, falas foliar’;   Der Nebel steigt, es fällt das Laub;
La glason vi plenigu!   Schenk ein den Wein, den holden!
La grizan tagon ni al ni   Wir wollen uns den grauen Tag
Per vino pliheligu!   Vergolden, ja vergolden!
 
Se furiozas ĉio ĉi   Und geht es draußen noch so toll,
Ekstere en la mondo,   Unchristlich oder christlich,
Ne estas detruebla ja,   Ist doch die Welt, die schöne Welt,
La bela tera rondo!   So gänzlich unverwüstlich!
 
Se tremas ankaŭ via kor’,   Und wimmert auch einmal das Herz, -
La glasojn vi tintigu!   Stoß an und laß es klingen!
La ŝtormo ekster nia dom’   Wir wissen’s doch, ein rechtes Herz
Min ne malkuraĝigu!   Ist gar nicht umzubringen.
 
Nebulas, falas foliar’;   Der Nebel steigt, es fällt das Laub;
La glason vi plenigu!   Schenk ein den Wein, den holden!
La grizan tagon ni al ni   Wir wollen uns den grauen Tag
Per vino pliheligu!   Vergolden, ja vergolden!
 
Aŭtuno regas ĉie, sed   Wohl ist es Herbst; doch warte nur,
Atendu nur tempeton!1)   Doch warte nur ein Weilchen!
La suno ridos, la printemp’   Der Frühling kommt, der Himmel lacht,
Kreskigos ja floreton.   Es steht die Welt in Veilchen.
 
La bluaj tagoj ekas nun,   Die blauen Tage brechen an,
Ni volas ilin ĝui;   Und ehe sie verfließen,
La tempo fluas, vane ni   Wir wollen sie, mein wackrer Freund,
Ne lasu ĝin forflui!   Genießen, ja genießen!
 
Traduko de la Germana poemo "Oktoberlied"
de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04).
 
1) aŭ eble:\\Atendu nur momenton!\\La suno
ridos, la printemp’\\Kalmigos ja la
venton.