Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Theodor Storm * Die Stadt Germana Arg-345-173 2004-02-22 12:35 Manfred nur tiun aldonu
Richard Schulz La urbo Esperanto 1984 Arg-347-173 2013-02-26 15:12 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo La urbo Esperanto 1984-03 Arg-346-173 2004-02-22 12:54 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo La urbo (2a versio) Esperanto Arg-348-173 2004-02-22 14:30 Manfred nur tiun aldonu

Theodor Storm,
La urbo

 

Theodor Storm,
La urbo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Richard Schulz
 
Ĉe l’ griza strand’, ĉe l’ griza mar’   Ĉe griza strand', ĉe griza mar',
Situas la urbeto;   Jen kuŝas la urbet'.
Nebulas sur la tegmentar’,   Nebulo ondas trans digar',
La monotona bru de l’ mar’   Kaj muĝas tra l' silent' la mar'
Aŭdiĝas tra l’ kvieto.   Proksime de ' urbet'.
 
Arbar’ ne estas tie ĉi,   Susuras ne arbar'. Sen ĉes'
Ne kantas bird’ sen ĉeso;   Ne kantas maje birda par'.
Anseroj nur, kun dura kri’,   En nokt' autuna preter gres'
Forflugas alte preter ĝi,   Kaj griza strand' kun kriagres'
Ĉe l’ strando flirtas greso.   Flugmigras anserar'.
 
Sed pendas mia kor’ de vi,   Sed batas mia kor' por ci,
Vi griza urb’ ĉe-mara;   Ci griza urb' ĉe l' mar'.
De la juneco sorĉ-graci’   La ĉarm' de la junec' por mi
Ridante kuŝas super vi,   Ridete brilas plu sur ci,
Vi griza urbo kara.   Ci griza urb' ĉe l' mar'.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Stadt"
de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1984-03.

 
  Traduko de la Germana poemo "Die Stadt"
de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26) en 1984.

La traduko estas - kun permeso de la
eldoninto, sinjoro Hermann Behrmann,
prenita el la libro "La muzino" de Rikardp
Ŝulco (Richard Schulz), eldonita de la
Esperanto-Centro Paderborn', Germanujo,
en 1992. Ĝi troviĝas ankaŭ en la numero
6/1984 de la GEA-organo "Esperanto aktuell".
Pri Richard Schulz vidu la vikipedian
retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.