Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Georg Heym * Deine Wimpern, die langen Germana Arg-341-171 2014-07-11 16:33 Manfred nur tiun forigu
Hans-Georg Kaiser Viaj okulharoj, la longaj Esperanto Arg-342-171 2014-07-11 16:35 Manfred nur tiun forigu

Georg Heym,
Viaj okulharoj, la longaj

 

Georg Heym,
Deine Wimpern, die langen

 
tradukita de Hans-Georg Kaiser    
 
Viaj okulharoj, la longaj,   Deine Wimpern, die langen,
akvoj mornaj de viaj okuloj,   Deiner Augen dunkele Wasser,
lasu min sinki en ilin,   Laß mich tauchen darein,
lasu min iri profunden.   Laß mich zur Tiefe gehen.
 
Grimpas la ministo en la ŝakton   Steigt der Bergmann zum Schacht
kaj ŝanceliĝas ties trista lampo   Und schwankt seine trübe Lampe
super la pordo de la ercoj,   Über der Erze Tor,
alte sur la ombra vando,   Hoch an der Schattenwand,
 
Vidu, mi grimpas profunden   Sieh, ich steige hinab.
por forgesi en via sino   in deinem Schoß zu vergessen,
en la foro tion, kio de supre muĝas,   Fern, was von oben dröhnt,
la helon, turmentojn kaj la tagon.   Helle und Qual und Tag.
 
Ĉe la kampoj kunkreskas,   An den Feldern verwächst,
kie staras la vento, ebrie de l' greno,   Wo der Wind steht, trunken vom Korn,
alte dornoj, altaj kaj malsanaj   Hoher Dorn, hoch und krank
kontraŭ la ĉielblu'.   Gegen das Himmelsblau.
 
Donu al mi la manon,   Gib mir die Hand,
ni kunkresku   Wir wollen einander verwachsen,
al predo de l' vento,   Einem Wind Beute,
kiel sola birdoparo fluganta.   Einsamer Vögel Flug.
 
Aŭdi somere   Hören im Sommer
la orgenojn de la lacaj fulmotondroj,   Die Orgel der matten Gewitter,
bani en aŭtuna lumo   Baden in Herbsteslicht
ĉe l' bordo de l' blua tago.   Am Ufer des blauen Tags.
 
De tempo al tempo ni staru   Manchmal wollen wir stehn
ĉe l' rando de la morna puto   Am Rand des dunkelen Brunnens,
por vidi profunden en la kvieton,   Tief in die Stille zu sehn,
por serĉi nian amon.   Unsere Liebe zu suchen.
 
Aŭ ni elpaŝu   Oder wir treten hinaus
el la ombro de la oraj arbaroj   Vom Schatten der goldenen Wälder,
grande en vesperan ruĝon,   Groß in ein Abendrot,
kiu tuŝas al vi softe la frunton.   Das dir berührt sanft die Stirn.
 
Dia malĝojo,   Göttliche Trauer,
silentu pri l' eterna amo,   Schweige der ewigen Liebe,
levu la kruĉon,   Hebe den Krug herauf,
trinku la dormon.   Trinke den Schlaf.
 
Foje stari ĉe la fino,   Einmal am Ende zu stehen,
kie la maro flavece makulita   Wo Meer in gelblichen Flecken
naĝas jam mallaŭte   Leise schwimmt schon herein
en la golfon septembran.   Zu der September Bucht.
 
Supre ripozi   Oben zu ruhn
en la domo de la raraj floroj,   Im Hause der dürftigen Blumen,
ĝis trans la rokojn malsupren   Über die Felsen hinab
kantas kaj tremas la vento.   Singt und zittert der Wind.
 
Sed de la poplo,   Doch von der Pappel,
kiu elstaras en la eternan bluon,   Die ragt im Ewigen Blauen,
falis jam bruna folio,   Fällt schon ein braunes Blatt,
sur via nuko ĝi ripozas.   Ruht auf dem Nacken dir aus.
 
Traduko de la Germana poemo "Deine Wimpern,
die langen" de Georg Heym (*1887 -
†1912) en Esperanton de Hans-Georg
Kaiser (Cezar, *1954-05-21).

Tradukita de Donjo kaj Cezar.
Pri la verkinto Georg Heym vidu la
vikipediejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Georg_Heym.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Georg Heym (*1887 - †1912).

Pri la verkinto vidu la vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Georg_Heym
respektive http://eo.wikipedia.org/wiki/Georg_Heym.