Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Luna nokto Esperanto Arg-327-165 2004-02-06 19:30 Manfred nur tiun forigu
Joseph Freiherr von Eichendorff * Mondnacht Germana Arg-325-165 2004-02-06 18:54 Manfred nur tiun forigu

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Luna nokto

 

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Mondnacht

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
La Tero, de l’ Ĉielo   Es war, als hätt’ der Himmel
Kisita sajnis Ŝi, 1)   Die Erde still geküsst,
Ke en florbril’ Ŝi devus   Dass sie im Blütenschimmer
Sonĝadi nur pri Li.1)   Von ihm nur träumen müsst’.
 
La vent’ tra l’ kampoj blovis,   Die Luft ging durch die Felder,
Ondetis la spikar’,   Die Ähren wogten sacht,
Susuris la arbaroj   Es rauschten leis die Wälder,
Kaj brilis la stelar’.   So sternklar war die Nacht.
 
Animo mia alten   Und meine Seele spannte
Sin svingis de la Ter’   Weit ihre Flügel aus,
Kaj flugis kvazaŭ hejmen   Flog durch die stillen Lande,
Trankvile tra l’ aer’.   Als flöge sie nach Haus.
 
Traduko de la Germana poemo "Mondnacht"
de Joseph Freiherr von Eichendorff
(*1788-03-10 - †1857-11-26) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04).
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Joseph Freiherr von Eichendorff (*1788-03-10
- †1857-11-26).
 
1) La vortoj „Ŝi“ kaj „Li“ estas
tie ĉi skribitaj majuskle por esprimi,
ke la la Tero kaj la Ĉielo estas kvazaŭ
personigitaj de la poeto.