Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo [Ĉu havas iu manon tiel fajnan ...] Esperanto Arg-320-162 2004-02-04 16:19 Manfred nur tiun forigu
Annette von Droste-Hülshoff * [Wo ist die Hand so zart ...] Germana Arg-319-162 2004-02-04 16:18 Manfred nur tiun aldonu

Annette von Droste-Hülshoff,
[Ĉu havas iu manon tiel fajnan ...]

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Tiu ĉi poemo staras ĉe la komenco de la
novelo "La juda fago".
 
Ĉu havas iu manon tiel fajnan,
Kapablan dispartigi ĉiun ajnan
Konfuzon cerban, firman tiel, ke
La ŝtonon ĵetas ĝi tremante ne?
Kaj kiu riskas ĝuste juĝi vantan
Impeton, pesi vorton ofendantan,
Radikiĝintan iam firme en
La juna brust’, de l’ antaŭjuĝ’ venen’?
Vi feliĉul’, naskita en la hela spac’,
Flegita vi de pia man’ en pac’,
Ne pesu! Ŝtonon lasu kuŝi vi,
Ĉar trafos vian propran kapon ĝi!
 
Traduko de la Germana poemo "[Wo ist die
Hand so zart ...]" de Annette von
Droste-Hülshoff (*1797-01-10 -
†1848-05-24) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).