Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joseph Ferdinand Berger Lastaj vortoj Esperanto 1958 Arg-467-160 2009-11-22 09:37 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Lastaj vortoj (1) Esperanto 2004-05.15 Arg-316-160 2004-05-16 13:55 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Lastaj vortoj (0) Esperanto 2004-05-16 Arg-475-160 2004-05-16 17:17 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Lastaj vortoj (2) Esperanto 2004-05-16 Arg-474-160 | MR-311-5 2004-05-16 13:52 Manfred nur tiun aldonu
Annette von Droste-Hülshoff * Letzte Worte Germana Arg-315-160 2004-05-27 10:56 Manfred nur tiun aldonu

Annette von Droste-Hülshoff,
Lastaj vortoj (0)

 

Annette von Droste-Hülshoff,
Lastaj vortoj (1)

 

Annette von Droste-Hülshoff,
Lastaj vortoj

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Joseph Ferdinand Berger
 
Laŭvorta Esperantigo   1a traduk-versio    
 
Amatoj, kiam forpasis mia spirito,   Karuloj, kiam pasis mia   Amatoj, kiam min forlasis
ne postploru min per iu larmo;   Spirit’, pri mi ne ploru vi;   spirit', ne ploru do pro mi!
ĉar tie, kie mi restadas, tie estas paco,   Ĉar lumas jen en paco Dia   Por paca ekzistad' min kaŝis
tie lumas al mi eterna tago.   Eterna tago ja al mi.   en brila tag' la bona Di'.
 
Tie, kie ĉiu ter-aflikto estas malaperinta,   En tiu senaflikta foro   Ne estas plu ĉagreno tera.
ne foriĝu via bildo al mi,   Memoru daŭre mi pri vi,   Eternas via bild' ĉe mi.
kaj mildigon por viaj vundoj,   Por viaj vundoj kaj doloro   Mi petos pri balzamo vera
por via doloro volas mi elpetegi.   Mildigon volas peti mi.   por vundoj kaj dolor' de vi.
 
Se dum la nokto blove svingas siajn seraf-flugilojn   Se nokte per flugilo sia   Se svingas Pac' en nokta ombro
la paco super la mondo-regnon,   Pac' tuŝas tiun mondon ĉi,   Serafflugilojn super Ter',
ne pensu tiam plu pri mia tombo,   Ne pensu plu pri tombo mia,   ne pensu plu pri mia tombo!
ĉar el la stela spaco mi salutas vin.   Vin de l' stelar' salutas mi.1)   Salutas mi el stela sfer'.
 
Traduko de la Germana poemo "Letzte Worte"
de Annette von Droste-Hülshoff (*1797-01-10
- †1848-05-24) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
2004-05-16.

Proksimuma laŭvorta Esperantigo de la
origina germana-lingva teksto
  Traduko de la Germana poemo "Letzte Worte"
de Annette von Droste-Hülshoff (*1797-01-10
- †1848-05-24) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2004-05.15.

La origina versio de tiu ĉi poemo estas
laŭ informo de l' 06.02.2003 fare de
d-rino Edda Baußmann de la societo "Annette
von Droste-Hülshoff" (Am Haus Rüschhaus
81, D-48161 Münster/Westfalen, Germanio,
bausmann@droste-gesellschaft.de,
www.droste-gesellschatf.de) ne verkita de
la poetino mem sed de ŝia nevino Elisabeth,
post ŝia morto.
  Traduko de la Germana poemo "Letzte Worte"
de Annette von Droste-Hülshoff (*1797-01-10
- †1848-05-24) en Esperanton de
Joseph Ferdinand Berger (*1894-10-07 -
†1976-03-28) en 1958.

Tiu ĉi traduko de la poemo estas unue
publikigita en 1958, ĝi aperis en la
Esperanto-revuo "Norda Prismo", n-ro 58/2,
sur paĝo 74. Vidu ankau la ttt-ejon
"http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/
Revuoj/np/np5802/lastaj.html" de s-ro
Donald Harlow el Pinole CA-94564, Kalifornio.
Malgraŭ la supra indiko la poemo ne estas
verkita de la poetino mem, sed - laŭ pli
nova scienca ekkono - de ŝia nevino
Elisabeth, post la morto de Annette von
Droste-Hülshoff. Oni ĝis nun nur atribuis
la poemon al Annette von Droste-Hülshoff.

Pri Joseph Ferdinand Berger rigardu ankaŭ
la retejon http://wapedia.mobi/eo/Joseph_Ferdinand_Berger#2..
 
    1) aŭ: Ĉar de l' stelar' salutas mi.