Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Annette von Droste-Hülshoff * Am Weiher Germana Arg-311-158 2004-02-04 14:56 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Ĉe l' lageto Esperanto Arg-312-158 2004-02-04 14:54 Manfred nur tiun forigu

Annette von Droste-Hülshoff,
Ĉe l' lageto

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Jen ĉe arbara rando
Murmuras en kviet’,
Jen ĉe picea vando
Sin lulas la laget’.
 
Jen kie en sunbrilo
La ondo kisas la
Lagbordon, la scintilo
De l’ akvo ravas ja.
 
Ĉiloke fokusiĝas
La tuta sunradi’,
Kaj tie mi sidiĝas
Por pentri ĉion ĉi.
 
Senventa anguleto,
Verdriĉa estas ĝi;
En tiu ĉi loketo
Senĝene sidas mi.
 
Sur muskon elmetinte
Mantelon mian nun
Kaj dorse apoginte
Min al piceo kun
 
Herbar’ sur sino mia
Min ravas iluzi’:
Ĉu en tagsongo ia
Someron ludas mi?
 
Se grilo en herbaro
Ne ĉirpas pro malem’
Kaj mutas la birdaro,
Mi kantas ion mem.
 
Kaj se natur’ prezentas
Malmulton nur al vi:
Feliĉon oni sentas
Ja vere nur en si.
 
Traduko de la Germana poemo "Am Weiher"
de Annette von Droste-Hülshoff (*1797-01-10
- †1848-05-24) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).