Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Willy Nüesch [Kiel de via ĉarm' deiĝus mi] Esperanto Arg-292-146 2013-08-28 18:49 Manfred nur tiun forigu
Christian Morgenstern * [Wie macht ich mich von DEINEM Zauber los] Germana Arg-291-146 2004-02-29 20:25 Manfred nur tiun forigu

Christian Morgenstern,
[Kiel de via ĉarm' deiĝus mi]

 

Christian Morgenstern,
[Wie macht ich mich von DEINEM Zauber los]

 
tradukita de Willy Nüesch    
 
Kiel de VIA ĉarm' deiĝus mi   Wie macht ich mich von DEINEM Zauber los
kaj ree infre en profund' min lokus,   und tauchte wieder nieder in die Tiefe
kaj redescendus al mallum-medi',   und stiege nieder in des Dunkels Schoß,
se VIA est' ne ankaŭ tie vokus,   wenn nicht auch dort DEIN selbes Wesen riefe,
per kies brilo mi ĉi tie min   an dessen Geisterlicht ich hier mein Sein,
samkiel papili' en lum regalas,   als wie der Schmetterling am Licht, erlabe,
sed sen ke la perfekta don' fatalas   doch ohne daß mir die vollkommne Gabe
al mi kiel pere' kaj morta fin'.   zum Untergang wird und zur Todespein.
 
Kiel de tia lok' mi iri povus,   Wie könnte ich von solcher Stätte scheiden,
kiu por ĉiu rev' feliĉa cel',   wo jeder letzte Glückestraum efüllt,
se ne sufer' grandega plu sin trovus,   verharrte nicht ein ungeheures Leiden
kaŝita eĉ de tiu ĉi ĉiel'.   sogar von diesem Himmmel nur - verhüllt.
Ĉar mi pikilon ĝian sentas flami,   Und da mir dessen Stachel ist geblieben,
mi de VI iras nur kun brula sin',   wie könnt' ich nun, als brennend von DIR gehn,
por VIN en tiu mondo eĉ pli ami,   um DICH in jener Welt noch mehr zu lieben,
kie ne vidas ili sunon VIN.   in der sie DICH, als Sonne, noch nicht sehn.
 
De amo tiel de vi sobpelita   Von Liebe so von DIR hinabgezwungen
de ĉiel' al tero, tamen scias mi:   vom Himmel auf die Erde, weiß ich doch:
nur re kaj re de VI mem penetrita,   nur immer wieder von DIR selbst durchdrungen,
ĝojportas jugon mi de ĉi misi'.   ertrag ich freudig solcher Sendung Joch.
VI devis kiel fonto min inspiri,   DU mußtest DICH als Quell mir offenbaren,
sen ĉes' min novigante kun fidel'.   der unaufhörlich mir Erneuung bringt.
Nun kiel vi mi povas inferiri,   Nun kann ich auch gleich DIR zur Hölle fahren,
ĉar ĉiam min junigas VIA ĉiel'.   da mich DEIN Himmel ewiglich verjüngt.
 
Traduko de la Germana poemo "[Wie macht
ich mich von DEINEM Zauber los]" de
Christian Morgenstern (Kristiano Matenstelo,
*1871-05-06 - †1914-03-31) en
Esperanton de Willy Nüesch (Etzelstr. 6,
CH-8634 Hombrechtikon, Svislando,
*1927-05-09).

La tradukinto Willy Nüesch (Etzelstr. 6,
CH-8634 Hombrechtikon, Svislando, telefono:
+41-(0)31-302 66 56) donis al mi, Manfred
Retzlaff, la permeson publikigi siajn
poem-tradukojn en mia interreta poem-kolekto
"Argiope.bl0rg.net". Li ankaŭ kontrolis
tiun chi elpresaĵon kaj mi korektis
tajperarojn laŭ liaj indikoj.
Tiu ĉi lia traduko aperis en la literatura
revuo "Fonto" n-ro 274 en Oktobro 2003.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Christian Morgenstern (Kristiano Matenstelo,
*1871-05-06 - †1914-03-31).

Die Übersetzung von WILLY NÜESCH ist in
der internationalen Literaturzeitschrift
"Fonto", Nr. 274 vom Oktober 2003,
erschienen.