
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Christian Morgenstern | * Der Engel: | Germana | Arg-285-143 | 2004-01-31 15:27 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Willy Nüesch | La anĝelo: | Esperanto | Arg-286-143 | 2004-03-01 08:38 Manfred | nur tiun forigu |
Christian Morgenstern, |
| tradukita de Willy Nüesch |
| Ho se vi scius, kiom la vizaĝ' |
| ŝanĝiĝas, se vi meze en rigard' |
| silenta, pura, liga vin al mi |
| vin ene perdas, de mi turnas vin! |
| Kiel pejzaĝ', ankoraŭ hela ĵus, |
| nubiĝas ĝi, de vi elbaras min. |
| Atendas tiam ofte longe mi |
| silente. Se mi homus kiel vi, |
| mortigus min turment' pro amrifuz'. |
| Sed donis paciencon patr' al mi |
| senfinan, kaj neŝanceleble do |
| mi vin atendas, ĝis ke venos vi. |
| Eĉ ĉi riproĉon mildan prenu ne |
| riproĉo, sed mesaĝo ĉasta nur. |
| Traduko de la Germana poemo "Der Engel:" de Christian Morgenstern (Kristiano Matenstelo, *1871-05-06 - †1914-03-31) en Esperanton de Willy Nüesch (Etzelstr. 6, CH-8634 Hombrechtikon, Svislando, *1927-05-09). La tradukinto Willy Nüesch (Brückfeldstr. 11, CH-3012 Bern, Svislando, telefono: +41-(0)31-302 66 56)donis al mi, Manfred Retzlaff, la permeson publikigi siajn poem-tradukojn en mia interreta poem-kolekto „Argiope.bl0rg.net“. Li ankaŭ kontrolis tiun chi elpresaĵon kaj mi korektis tajperarojn laŭ liaj indikoj. Tiu ĉi lia traduko aperis en la literatura revuo "Fonto" n-ro 274 en Oktobro 2003. |