Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Christian Morgenstern * Der Engel: Germana Arg-285-143 2004-01-31 15:27 Manfred nur tiun aldonu
Willy Nüesch La anĝelo: Esperanto Arg-286-143 2004-03-01 08:38 Manfred nur tiun forigu

Christian Morgenstern,
La anĝelo:

 
tradukita de Willy Nüesch
 
Ho se vi scius, kiom la vizaĝ'
ŝanĝiĝas, se vi meze en rigard'
silenta, pura, liga vin al mi
vin ene perdas, de mi turnas vin!
Kiel pejzaĝ', ankoraŭ hela ĵus,
nubiĝas ĝi, de vi elbaras min.
Atendas tiam ofte longe mi
silente. Se mi homus kiel vi,
mortigus min turment' pro amrifuz'.
Sed donis paciencon patr' al mi
senfinan, kaj neŝanceleble do
mi vin atendas, ĝis ke venos vi.
Eĉ ĉi riproĉon mildan prenu ne
riproĉo, sed mesaĝo ĉasta nur.
 
Traduko de la Germana poemo "Der Engel:"
de Christian Morgenstern (Kristiano
Matenstelo, *1871-05-06 - †1914-03-31)
en Esperanton de Willy Nüesch (Etzelstr.
6, CH-8634 Hombrechtikon, Svislando,
*1927-05-09).

La tradukinto Willy Nüesch (Brückfeldstr.
11, CH-3012 Bern, Svislando, telefono:
+41-(0)31-302 66 56)donis al mi, Manfred
Retzlaff, la permeson publikigi siajn
poem-tradukojn en mia interreta poem-kolekto
„Argiope.bl0rg.net“. Li ankaŭ kontrolis
tiun chi elpresaĵon kaj mi korektis
tajperarojn laŭ liaj indikoj.
Tiu ĉi lia traduko aperis en la literatura
revuo "Fonto" n-ro 274 en Oktobro 2003.