Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Willy Nüesch [Ne diru] Esperanto Arg-278-139 2013-08-28 18:43 Manfred nur tiun forigu
Christian Morgenstern * [Sag nicht] Germana Arg-277-139 2004-02-01 10:31 Manfred nur tiun aldonu

Christian Morgenstern,
[Ne diru]

 
tradukita de Willy Nüesch
 
Ne diru: ĝi ne imageblas,
ne elpenseblas! Iam foje
aperas ia homo voje
kaj al la fontoj sobpenetras;
 
portas el fonto de l' natur'
manplenojn du al luma vivo.
Kaj restos sperto-efektivo,
kion pratempo sonĝis nur.
 
Kaj kiam ĉiuj venas trinki,
vizaĝo ŝanĝas sin kaj mens':
kvazaŭ vualoj ŝajnas sinki,
mallumo iĝas luma senc'.
 
Traduko de la Germana poemo "[Sag nicht]"
de Christian Morgenstern (Kristiano
Matenstelo, *1871-05-06 - †1914-03-31)
en Esperanton de Willy Nüesch (Etzelstr.
6, CH-8634 Hombrechtikon, Svislando,
*1927-05-09).

La tradukinto Willy Nüesch (Etzelstr. 6,
CH-8634 Hombrechtikon, Svislando, telefono:
+41-(0)31-302 66 56) donis al mi, Manfred
Retzlaff, la permeson publikigi siajn
poem-tradukojn en mia interreta poem-kolekto
„Argiope.bl0rg.net“. Li ankaŭ kontrolis
tiun chi elpresaĵon kaj mi korektis
tajperarojn laŭ liaj indikoj.
Tiu ĉi lia traduko aperis en la literatura
revuo "Fonto" n-ro 274 en Oktobro 2003.