Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Robert Ernst Prutz * Christnacht Germana Arg-272-137 2004-01-26 21:24 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Kristnokto Esperanto 2003-01-08 Arg-273-137 | MR-394-5 2004-01-26 21:32 Manfred nur tiun forigu

Robert Ernst Prutz,
Kristnokto

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Sankta nokt’, kun mil kandeloj
Vin solene levas vi.
Ho leviĝu, stel’ de l’ steloj,
En la koroj pli kaj pli !
Vidu, brilas nun surtere
De l’ ĉiela amo grac’!
Regu am’, fariĝu vere
Sur la Tero fine pac’!
 
Traduko de la Germana poemo "Christnacht"
de Robert Ernst Prutz (*1816 - †1872)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2003-01-08.

La poemo konsistas el entute kvin strofoj,
el kiuj tie ĉi estas redonita nur la
lasta kun la Esperantigo kaj la origina
tekstoj. La origina germanalingva teksto
de la poemo troviĝas en la interreto en
http://freiburger-anthologie.ub.uni-freiburg.de/fa/fa.pl,
sub "Gedichte" (= poemoj) kaj tie sub la
litero C por la komenco litero de la titolo
"Christnacht" (= Kristnokto).