Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joseph Mohr * Weihnachtslied Germana 1818 Arg-269-136 2004-01-25 14:58 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 04 Kristnaska kanto Esperanto Arg-270-136 2012-07-26 15:23 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Paca nokt' Esperanto Arg-271-136 2004-01-25 15:29 Manfred nur tiun forigu

Joseph Mohr,
Paca nokt'

 

Joseph Mohr,
Kristnaska kanto

 
tradukita de Joachim Gießner   tradukita de N. N. 04
 
Paca nokt', sankta hor’,   1. Paca nokt', sankta nokt'!
malkviet’ foras for.   Mutas nun eĉ la vent'.
Nur maldormas la sankta par',   Jen maldormas nur amplena par';
knabo eta kun bukla harar'   ĉarma knabo kun bukla harar'.
dormu en ĉiela trankvil’,   Dormu plu en silent'!
dormu en ĉiela trankvil’!   Dormu plu en silent'!
 
Paca nokt', sankta hor’,   2. Paca nokt', sankta nokt'!
paŝtistar’ en ador’.   Tra l' aer' vibras kant'.
Tra l’angela haleluja   Al paŝtistoj proklamas anĝel':
al la mond’ sonegas ja:   Li kondukos vin al la ĉiel',
venis Krist’, la Savant’,   Li, de l' mondo Savant',
venis Krist’, la Savant’.   Li, de l' mondo Savant'.
 
Paca nokt', sankta hor’,   3. Paca nokt', sankta nokt'!
dia fil’, via kor’   En la mond' Fil' de Di'!
donas amon dian sen fin’,   Am' radias al ni el ĉi kor'.
de malbon’ vi savis ja nin,   Por elsavo nun sonas la hor':
Krist’, per via naskiĝ’,   Krist' naskiĝis por ni!
Krist’, per via naskiĝ’.   Krist' naskiĝis por ni!
 
Traduko de la Germana poemo "Weihnachtslied"
de Joseph Mohr (*1792 - †1848) en
Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23
- †2003-11-25).

La tradukinto, Joachim Giessner, estis
ĝis 2002 la estro de Germana Fervojista
Esperanto-Asocio. Li tradukis multajn
kantojn en la Internacian Lingvon. Kelkaj
troviĝas en aldono al la ttt-pagharo de
GEA http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html
kaj ankaŭ en la kantlibro "Mia kantaro"
de Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050
Villingen-Schwenningen, tel. +49-(0)7721-508891,
retpoŝto: Josef.Schiffer@esperanto.de.
  Traduko de la Germana poemo "Weihnachtslied"
de Joseph Mohr (*1792 - †1848) en
Esperanton de N. N. 04.

Tiu ĉi traduko de la konata germanalingva
kristnaska kanto konsistas nur el la unua,
sesa kaj dua strofoj (en tiu ĉi vico) de
la origina sesstrofa teksto de la kanto.
Vidu en http://www.stillenacht.info/de/stillenacht/d_noten.htm.
Estas la tri strofoj, kiuj estas konataj
kaj kutime kantataj. La Esperantigo de
ĉiuj ses strofoj troviĝas en tiu ĉi
poem-kolekto Argiop.bl0rg.net sub
la poem-titolo "Stille Nacht".