Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 03 * Ich bin Soldat Germana Arg-267-135 | MR-403-1a 2004-01-20 14:07 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Soldat' mi estas Esperanto 2003-04 Arg-268-135 | MR-403-1a 2004-02-08 18:46 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Soldat' mi estas (tradukversio 2) Esperanto 2004-02-08 Arg-331-135 2004-02-08 13:25 Manfred nur tiun forigu

N. N. 03,
Soldat' mi estas

 

N. N. 03,
Soldat' mi estas (tradukversio 2)

 
tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Manfredo Ratislavo
 
1. Soldat’ mi estas, sed nur malvolonte,   1. Soldat’ mi estas, sed nur malvolonte,
ne estis iam demandita mi.   ne estis iam demandita mi.
Kaptata estis mi, ke mi estonte   Kaptata estis mi, ke mi estonte
servadu en armea kompani’.   servadu en armea kompani’.
De l' karulin' de l' cirklo amikara   De l’ karulin’, de l’ cirklo amikara
min prenis oni kun perfort'.   min prenis oni kun perfort'.
Turmentas la ĉagren' min, la amara,   Turmentas la cxagren' min, la amara,
Mi ardis pro koler' pri l' sort'.   Mi ardis pro koler' pri l' sort'.
 
2. Soldat’ mi estas, sed nur kontraŭvole,   2. Soldat’ mi estas, sed nur kontraŭvole,
ne amas la soldat-vestaĵon mi.   ne amas la soldat-vestaĵon mi.
Por min defendi ja sufiĉus sole   Por min defendi ja sufiĉus sole
baston’ kaj ne arme-infanteri’.   baston’ kaj ne arme-infanteri’.
Por kio vi soldatojn, aĥ, bezonas?   Por kio vi soldatojn, aĥ, bezonas?
Regantoj, diru tion vi al mi!   Regantoj, diru tion vi al mi!
Por via glor’ – pri ghi vi fanfaronas –   Por via glor’ – pri ghi vi fanfaronas –
la greno-kampojn distretigas vi.   la greno-kampojn distretigas vi.
 
3. Soldat’ mi estas, devas nur marŝadi   3. Soldat’ mi estas, devas nur marŝadi
- anstataŭ laborad’ posteno-star’ -   - anstataŭ laborad’ posteno-star’ -
kaj antaŭ oficiroj salutadi,   kaj antaŭ oficiroj salutadi,
orgojlon vidi de l’ arogular’.   orgojlon vidi de l’ arogular’.
Mi devas murdi homojn senkompate,   Mi devas murdi homojn senkompate,
el kiuj ĉiu estas mia frat’,   el kiuj ĉiu estas mia frat’,
Kaj kripligite vokos mi malsate   Kaj kripligite vokos mi malsate
post la milito: „Estis mi soldat’!“   post la milito: „Estis mi soldat’!“
 
4. Vi turnu vin nun unu al alia   4. Vi turnu vin nun unu al alia
amike, fratoj el Franci’ aŭ Germani’!   amike, fratoj el Franci’ aŭ Germani’!
Egalas la kolor’ de vesto via,   Egalas la kolor’ de vesto via,
Salutu vin ne plu per munici’!   Salutu vin ne plu per munici’!
Ni hejmen marŝu! Ek al nia tero!   Ni hejmen marŝu! Ek al nia tero!
Forpelu la tiranojn ni de ĝi!   Forpelu la tiranojn ni de ĝi!
Nur ili ja militas, de l’ libero   Nur ili ja militas, de l’ libero
soldat’ volonte volas esti mi!   soldat’ volonte volas esti mi!
 
Traduko de la Germana poemo "Ich bin
Soldat" de N. N. 03 en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2003-04.

Verkita estas tiu ĉi poemo de Nekonatulo,
verŝajne en la 19a jarcento.
En tiun 2a versio mi ŝanĝis laŭ propono
de s-ano HANS-GEORG KAISER (Cezar) la tri
lastajn liniojn de la unua strofo.
  Traduko de la Germana poemo "Ich bin
Soldat" de N. N. 03 en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2004-02-08.

Verkita estas tiu ĉi poemo de Nekonatulo,
verŝajne en la 19a jarcento.
En tiu ĉi 2-a traduk-versio mi ŝanĝis
laŭ propono de s-ano HANS-GEORG KAISER
(Cezar) la tri lastajn liniojn de la unua
strofo.