
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Joachim Gießner | Al la ĝojo | Esperanto | Arg-889-133 | 2008-02-27 19:35 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Kálmán Kalocsay | Al la ĝojo | Esperanto | 1958 | Arg-263-133 | 2004-01-16 21:13 Manfred | nur tiun forigu |
| Manfredo Ratislavo | Al la ĝojo | Esperanto | 1982 | Arg-264-133 | 2004-01-16 21:22 Manfred | nur tiun aldonu |
| Friedrich Schiller | * An die Freude | Germana | Arg-262-133 | 2004-01-16 21:17 Manfred | nur tiun aldonu |
Friedrich Schiller, |
| tradukita de Kálmán Kalocsay |
| Ĝoj'! Fajrero belradia! |
| Elizea di-filin'! |
| fajrebrie ni al via |
| templo iras, preĝi vin. |
| Ĉesu, de vi sorĉligate |
| de l' rigora mod' la ŝir', |
| ĉiuj homoj sentas frate, |
| se vi ŝirmas per flugil'. |
| Ĥoro: |
| Jen brakumoj al milmiloj, |
| Jen ĉi kis' al tuta mond'! |
| Fratoj! super stela rond' |
| loĝas patro por ni, filoj! |
| Se la granda ĵet' bontrafis |
| kaj amikon gajnis vi, |
| se virina am' vin ravis: |
| Vin enmiksu kun ĝojkri'! |
| Jes, se eĉ nur unu koro |
| estas via en la mond'! |
| Kaj se ne -- do vin kun ploro |
| ŝtelu for el nia mond'. |
| Ĥoro: |
| Ĉiu sub ĉielo glata |
| donu sin al simpati', |
| al la steloj gvidas ĝi, |
| kie tronas Nekonata. |
| Ĉiu sur la brust' Natura |
| suĉas sukon de la ĝoj' |
| kor' malbona, koro pura |
| sekvas ŝin laŭ roza voj'. |
| Ŝi vinberojn, kisojn donas |
| kaj amikon sen pridub', |
| en volupt' la vermo dronas, |
| vidas Dion la kerub'. |
| Ĥoro: |
| Ĉu genuas vi, milmiloj? |
| Vi kreinton sentas, mond'? |
| Serĉu super stela rond', |
| loĝas Li trans astro-briloj! |
| En eterno de l' Naturo |
| Ĝojo estas la risort'. |
| En la mondhorloĝ' por kuro |
| radojn pelas ŝia fort'. |
| Ŝi el ĝermoj logas berojn, |
| sunojn regas ŝia gvid' |
| Ŝi tra l' spaco rulas sferojn |
| trans la astronoma vid'. |
| Ĥoro: |
| Kiel sur la pompaj vojoj |
| sunoj sur la firmament', |
| gaje marŝu, frata gent', |
| kiel venki la herooj! |
| Esploriston ŝi alridas |
| el la fajrspegul' de l' Ver', |
| sur krutaĵ' de l' Virto gvidas |
| ŝi la homon de toler', |
| sur Kred-Monto sunobrila |
| flirtas ŝia flag' el or', |
| ŝin tra l' fendo ĉerk-kovrila |
| vidas ni en anĝel-ĥor'. |
| Ĥoro: |
| Ho toleron, paciencon, |
| fratoj, por pli bona mond'! |
| Donos super stela rond' |
| granda Dio rekompencon! |
| Ĉu pripagi diojn? Vanto! |
| Ĉu simili? Bela pen'! |
| Venu ĝoji kun ĝojanto |
| la mizero, la ĉagren'. |
| Venĝ'? Kolero? En forgeson! |
| Jen pardon' al malamik'! |
| Liaj larmoj havu ĉeson, |
| lin ne boru pento-pik'. |
| Ĥoro: |
| En ŝuldlibroj plu nenio! |
| Mondon regu harmoni'! |
| Fratoj! Kiel juĝis vi, |
| tiel juĝos pri vi Dio! |
| Ĝojo ŝaŭmas en pokaloj, |
| en orsango de l' vinber', |
| mildon trinkas kanibaloj, |
| heroecon malesper'. |
| Se rondiras la botelo, |
| fratoj, saltu el la sid', |
| ŝprucu ŝaŭmo al ĉielo: |
| Jen ĉi glas', por Bon-Spirit'! |
| Ĥoro: |
| Himnas Lin abismo stela, |
| serafar' kun glora cit'. |
| Jen ĉi glas' por Bon-Spirit', |
| supre, trans la tend' ĉiela! |
| En suferoj: firma forto, |
| al senhelpaj: ŝirma brust', |
| eternec' al ĵura vorto, |
| eĉ al malamiko: just'. |
| Virfiero kontraŭ tronoj, |
| kvankam sangon kostu spit', |
| al merito estu kronoj, |
| kaj pereo al insid'! |
| Ĥoro: |
| Fermu vin en sankta rondo, |
| Ĵuru do kun glaso-lev', |
| pri l' fidelo al la Dev', |
| je l' Reganto de l' Stel-Mondo! |
| Traduko de la Germana poemo "An die Freude" de Friedrich Schiller (Frederiko Ŝilero, *1759 - †1805) en Esperanton de Kálmán Kalocsay (Kalmano Kaloĉajo, *1911 - †1976) en 1958. |