Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joachim Gießner Al la ĝojo Esperanto Arg-889-133 2008-02-27 19:35 Manfred nur tiun forigu
Kálmán Kalocsay Al la ĝojo Esperanto 1958 Arg-263-133 2004-01-16 21:13 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Al la ĝojo Esperanto 1982 Arg-264-133 2004-01-16 21:22 Manfred nur tiun forigu
Friedrich Schiller * An die Freude Germana Arg-262-133 2004-01-16 21:17 Manfred nur tiun aldonu

Friedrich Schiller,
Al la ĝojo

 

Friedrich Schiller,
Al la ĝojo

 

Friedrich Schiller,
Al la ĝojo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Kálmán Kalocsay   tradukita de Joachim Gießner
 
Ĝojo, bela sparko dia,   Ĝoj'! Fajrero belradia!   Ĝojo! Vi fajrero dia,
de l’ ĉielo vi filin’,   Elizea di-filin'!   d’Elize’ filino vi!
ĝoje staras ni en via   fajrebrie ni al via   En sanktej’ benita via
templo kaj adoras vin.   templo iras, preĝi vin.   arde vin omaĝas ni.
Sorĉe ĉio religiĝas,   Ĉesu, de vi sorĉligate   Sorĉe ligas vi beate,
kio apartigis sin,   de l' rigora mod' la ŝir',   se disigis malraci’.
ĉiuj homoj gefratiĝas,   ĉiuj homoj sentas frate,   Hom’ al hom’ estiĝas frate,
kie vi restigas vin.   se vi ŝirmas per flugil'.   kie milde regas vi.
 
Ĥoro:   Ĥoro:   .....
Estu chirkaŭbrakumitaj,   Jen brakumoj al milmiloj,   .......................
lasu kisi vin, homar’ !   Jen ĉi kis' al tuta mond'!   .......................
Estu unu amikar'   Fratoj! super stela rond'   .......................
ĉiuj homoj disigitaj!1)   loĝas patro por ni, filoj!   .......................
 
Se vi faris grandan ĵeton   Se la granda ĵet' bontrafis   Kiu de amik’ fidela
kaj amikon gajnis vi,   kaj amikon gajnis vi,   nomas sin amik’ de li,
aŭ akiris virineton,   se virina am' vin ravis:   kiu kun edzin’ anĝela
kunjubilu vi kun ni !   Vin enmiksu kun ĝojkri'!   vivas, jubiladu pli,
Ja – se vin nur amas iu   Jes, se eĉ nur unu koro   eĉ, se nur al unu koro
en la bela, vasta mond’!   estas via en la mond'!   ie ligas lin inklin’.
Kiu restas sola, tiu   Kaj se ne -- do vin kun ploro   Sed aliaj ja kun ploro
plore iru el la rond’!   ŝtelu for el nia mond'.   el la lig’ forŝtelu sin.
 
Ĥoro:   Ĥoro:   .....
......   Ĉiu sub ĉielo glata   .......................
......   donu sin al simpati',   .......................
......   al la steloj gvidas ĝi,   .......................
......   kie tronas Nekonata.   .......................
 
......   Ĉiu sur la brust' Natura   .......................
......   suĉas sukon de la ĝoj'   .......................
......   kor' malbona, koro pura   .......................
......   sekvas ŝin laŭ roza voj'.   .......................
......   Ŝi vinberojn, kisojn donas   .......................
......   kaj amikon sen pridub',   .......................
......   en volupt' la vermo dronas,   .......................
......   vidas Dion la kerub'.    
 
Ĥoro:   Ĥoro:   .....
......   Ĉu genuas vi, milmiloj?   .......................
......   Vi kreinton sentas, mond'?   .......................
......   Serĉu super stela rond',   .......................
......   loĝas Li trans astro-briloj!   .......................
 
......   En eterno de l' Naturo   Ĝojo estas la risorto
......   Ĝojo estas la risort'.   en eterna la natur’.
......   En la mondhorloĝ' por kuro   Ĝojo jen per sia forto
......   radojn pelas ŝia fort'.   movas l’universon nur.
......   Ŝi el ĝermoj logas berojn,   Florojn el burĝonoj logas,
......   sunojn regas ŝia gvid'   sunojn, astrojn puŝas ĝi.
......   Ŝi tra l' spaco rulas sferojn   Sferojn forajn ĝi apogas
......   trans la astronoma vid'.   en senfina galaksi’.
 
Ĥoro:   Ĥoro:   .....
......   Kiel sur la pompaj vojoj   .......................
......   sunoj sur la firmament',   .......................
......   gaje marŝu, frata gent',   .......................
......   kiel venki la herooj!   .......................
 
......   Esploriston ŝi alridas   .......................
......   el la fajrspegul' de l' Ver',   .......................
......   sur krutaĵ' de l' Virto gvidas   .......................
......   ŝi la homon de toler',   .......................
......   sur Kred-Monto sunobrila   .......................
......   flirtas ŝia flag' el or',   .......................
......   ŝin tra l' fendo ĉerk-kovrila   .......................
......   vidas ni en anĝel-ĥor'.    
 
Ĥoro:   Ĥoro:   .....
......   Ho toleron, paciencon,   .......................
......   fratoj, por pli bona mond'!   .......................
......   Donos super stela rond'   .......................
......   granda Dio rekompencon!   .......................
 
......   Ĉu pripagi diojn? Vanto!   .......................
......   Ĉu simili? Bela pen'!   .......................
......   Venu ĝoji kun ĝojanto   .......................
......   la mizero, la ĉagren'.   .......................
......   Venĝ'? Kolero? En forgeson!   .......................
......   Jen pardon' al malamik'!   .......................
......   Liaj larmoj havu ĉeson,   .......................
......   lin ne boru pento-pik'.    
 
Ĥoro:   Ĥoro:   .....
......   En ŝuldlibroj plu nenio!   .......................
......   Mondon regu harmoni'!   .......................
......   Fratoj! Kiel juĝis vi,   .......................
......   tiel juĝos pri vi Dio!   .......................
 
......   Ĝojo ŝaŭmas en pokaloj,   .......................
......   en orsango de l' vinber',   .......................
......   mildon trinkas kanibaloj,   .......................
......   heroecon malesper'.   .......................
......   Se rondiras la botelo,   .......................
......   fratoj, saltu el la sid',   .......................
......   ŝprucu ŝaŭmo al ĉielo:   .......................
......   Jen ĉi glas', por Bon-Spirit'!    
 
Ĥoro:   Ĥoro:   .....
......   Himnas Lin abismo stela,   .......................
......   serafar' kun glora cit'.   .......................
......   Jen ĉi glas' por Bon-Spirit',   .......................
......   supre, trans la tend' ĉiela!   .......................
 
......   En suferoj: firma forto,   .......................
......   al senhelpaj: ŝirma brust',   .......................
......   eternec' al ĵura vorto,   .......................
......   eĉ al malamiko: just'.   .......................
......   Virfiero kontraŭ tronoj,   .......................
......   kvankam sangon kostu spit',   .......................
......   al merito estu kronoj,   .......................
......   kaj pereo al insid'!    
 
Ĥoro:   Ĥoro:   .....
......   Fermu vin en sankta rondo,   .......................
......   Ĵuru do kun glaso-lev',   .......................
......   pri l' fidelo al la Dev',   .......................
......   je l' Reganto de l' Stel-Mondo!   .......................
 
Traduko de la Germana poemo "An die Freude"
de Friedrich Schiller (Frederiko Ŝilero,
*1759 - †1805) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1982.
    Traduko de la Germana poemo "An die Freude"
de Friedrich Schiller (Frederiko Ŝilero,
*1759 - †1805) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).
    Traduko de la Germana poemo "An die Freude"
de Friedrich Schiller (Frederiko Ŝilero,
*1759 - †1805) en Esperanton de
Kálmán Kalocsay (Kalmano Kaloĉajo,
*1911 - †1976) en 1958.
   
 
1) Tiu verso ne tute redonas la enhavon de
la koresponda origina strofo.