Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 00 * Jahreswechsel (erweiterte Fassung) Germana Arg-260-132 2004-01-13 08:14 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Jartransiĝo (ampleksigita versio) Esperanto 1986 Arg-261-132 2004-01-13 19:21 Manfred nur tiun forigu

N. N. 00,
Jartransiĝo (ampleksigita versio)

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
1. Veninta estas nun la fin’
de l’ jar’; ĝi proksimigis nin
kun ĝojo kaj sufer’ por ni
al la eterno iom pli.
Dum ĉiu tago, ĉiu hor'
nin ŝirmis Dio, la Sinjor'.
 
2. La jar’ forpasas en kviet’,
la nova venas kun sekret’.
Ne scias la estonton ni,
sed gardas nin ja nia Di’.
La jaron enpaŝante, Vin,
Sinjor’, ni petas: Benu ĝin!
 
Traduko de la Germana poemo "Jahreswechsel
(erweiterte Fassung)" de N. N. 00 en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1986.

En tiu ĉi versio estas aldonitaj - en
2004-01-12 laŭ instigo de pastro Abrecht
Kronenberger - la du linioj "Dum ĉiu
tago, ĉiu hor' / nin ŝirmis Dio, la
Sinjor'". Tiel la poemo povas estis disigita
en du strofojn kun po ses linioj kaj estas
kantebla tiamaniere laŭ la kanto "Novjaro",
kiu troviĝas en la internacia eklezia
kantlibro "Adoro" (kanto n-ro 254).